La 83a elsendo

IMGP8242
Kajto

La 1a parto (tempo-daŭro 30:54) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:49) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Priskribo de la elsendo

La 83a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:54):

  • Kio nova okazis dum la somer-aŭtuna paŭzo, Irek kaj Martusia,
  • Anjo Amika pri la novaj planoj kaj pri Heroldo de Esperanto,
  • Renkontiĝo kun la pola ĵurnalisto Roman Dobrzyński,
  • Intervjuo kun Kajto – parto 1.

La 83a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:49):

  • Intervjuo kun Kajto – parto 2,
  • Renkontiĝo kun la esperantista familio de Jorgos.

La sonmaterialojn prilaboris Irek kaj Martusia...

  1. Gratulojn pro la interesa programo kaj agrabla gvidado, ĉarmaj kunligaj tekstoj. Certe ĉiu volonte aŭskultas vin, eĉ tiuj kiuj neniam ENUAS (!!!!!).
    Amike, Katalin

    Odpowiedz

  2. Bonega elsendo!

    Odpowiedz

  3. Gratulon kaj dankon al vi Irek kaj al la teamo de Varsovia Vento pro la bonega elsendo.

    Odpowiedz

  4. Dankegon!!!

    Odpowiedz

  5. Ege bona elsendo, ambau~ en sonkvalito kaj enhavo. Koran dankon! La voc^oj de Irek kaj Martusia estas fascinaj, eble la plej c^arma esperanto mi g^is nun au~skultis.

    Odpowiedz

  6. Kortuŝa elsendo.
    Apartan dankon pro la invititaj gastoj!

    Odpowiedz

  7. Brila elsendo! Mi aŭskultis ĝin miloble kaj mi ne povas halti. Gratulojn por la teamo de Varsovia Vento! Mi senpacience atendas sekvan elsendon.

    Odpowiedz

  8. gratulon pro la 83a elsendo, via voĉo sonas tre bone tra la epizodo, kvazaŭ vi revenis freŝe el feriumado. kaj la intervjuoj estas tre interesaj – anjo amika!!

    Odpowiedz

  9. Saluton! Tiu elsendo estas tre bonkvalita kaj interesa (tion oni scias leginte la suprajn komentojn, tamen ankaŭ mi volas lasi mian opinion. xD). Mi longe ne aŭskultis elsendojn kaj tiu lasta rememorigis min pri la rolo de esperanto en mia vivo.

    Gratulegon el Brazilo. \o/

    Odpowiedz

  10. Ankaŭ mi tute konsentas ke temas pri bonega programo, eble la plej emoiiga el viaj lastaj podkastaĵoj. Gratulon, kaj amasigu forojn por novaj epizodoj antaŭ jarfino.

    Odpowiedz

  11. Gratulon kaj koran dankon pro tiel enhavriĉa elsendo!

    Mi amas Kajton!

    Odpowiedz

  12. Kia ĝuoplena aŭskultado! Belege! Gratulon! Brakumon! Mi antendas vin ĉiujn en Brazilo por la IJK en 2014!

    Odpowiedz

    1. Ĉu eblas spekti la filmojn de Roman Dobrzyński interrete? Kie? Mi serĉis ĉe YouTube, sed nur du etaj fragmentoj aperis… Mi fariĝis scivola por spekti ilin… Fortan brakumon al ĉiuj redakciano! ;-)

  13. La rajtojn por la filmoj de Roman havas fakte la Pola Televido, ĉar ilin por TVP li realigis. Do dubas mi, ĉu en la reto vi trovos ion alian ol nur fragmentoj. Iam, dum ekzisto de ITV de Flavio R. preskaŭ ĉiuj, escepte de la plej novaj, estis dumprograme prezentitaj. Sed nun ŝajne neniu aparte prezentas ilin.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 868 złych chłopców.