Angulo de Liven Dek

Liven Dek1
Gutiérrez Miguel Adúriz – Liven Dek

Ĉiam, kiam mi fondas ian novan subpaĝon de iu en la Arkivejo, mi ŝatas verki etan prezentadon. Ĉi-foje la tasko evidentiĝis malfacila. Pensis mi, pensis, kaj mankis klara ideo, kion mi skribu. Certe mi fieras, ke mi havas honoron rilati kun Liven Dek, senti amikecon al li, renkontiĝi kun tiu homo iom tro modesta, sed multoble pli laborema ol mi kaj antaŭ ĉio vere talenta. Kaj, kio plej ravis min, li amas Esperanton simile kiel mi kaj dediĉas sin reale subteni ĝian ekziston kaj evoluon.  Se iu demandus min pri mia privata listo de homoj vivantaj, gravaj al mi en Esperantujo, Gutiérrez Miguel Adúriz estus unu el la unuaj.

Kion diri pli? Mi ne scias. Aŭskultu, se ankoraŭ vi ne trovis tiun intervjuon, kaj legu librojn, ankaŭ tiujn, kiuj aperis pro aktiveco de Liven Dek.

La unua intervjuo

Registrita dum la 75a Hispana Kongreso de Esperanto en Herrera del Duque, prezentita en la 122a elsendo, interparolo pri la Ibera Skolo, informado kaj la jutuba agado de Liven Dek.

La unua intervjuo (tempo-daŭro 17:46) elŝutu

Ĝis nun prezentitaj materialoj

Poezio kaj mikronoveloj

Aldone

  • La 134a elsendo - Intervjuo de Irek kun la reprezentantoj de Ibera Skolo:
    Miguel Fernández, Liven Dek kaj Jorge Camacho.

Informe

Paŝo post paŝo en la subpaĝo prezentos ni la sekvajn registraĵojn kun Jorge Camacho, kiuj prezentitaj estis kaj prezentataj en la elsendoj.  Sekvu informojn en niaj sociaj forumoj kaj, kompreneble, en la informa subpaĝo > Anoncoj.

Ligiloj

 

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 548 618 złych chłopców.