100-jariĝo de la Varsovia Filio de PEA

Obraz_193a
Parto de la Varsovia Filio de PEA post 100 jaroj. Surplanke Mariusz Majewski.

elŝutu

En la sonraporto:  (tempo-daŭro 10:14):

  • Sonraporto pri solena renkontiĝo okaze de 100-jariĝo de la Varsovia Filio de PEA – pri la okazintaĵoj parolas la membroj: Irena Łowinska, Alina Mozer kaj Mariusz Majewski – la prezidanto de la filio.

Laŭ logiko en la loko, kie Esperanto aperis kaj en kiu vivis kaj agis la kreinto, devus aperi ankaŭ la unua organizo esperantista. Sed tiel ne okazis. Pollando en tiu tempo estis dividita inter tri regnoj – Varsovio troviĝis tiam en la rusa parto. Kaj kvankam dank’ al sprito de la ludovika patro en la julio de 1887 sukcesis eldoni La Unuan Libron la varsovia esperantistaro devis atendi preskaŭ 20 jarojn por oficialigi sian agadon.

La unua provo okazis jam la 2an de decembro en 1983 jaro. Formiĝis tiam la Varsovia Rondo, kiun fondis Józef Waśniewski, Jan Janowski, Aleksander Blumental, dr. Wilhelm Róbin kaj Stanisław Goldberg. Tamen post kelkaj semajnoj evidentiĝis, ke la imperia administracio malpermesis ĝian agadon opiniante pri ĝi danĝera. Tio kompreneble ne malhelpis al la esperantistoj renkontiĝi kaj popularigi la lingvon, sed ĉion ili devis fari neoficiale kaj kaŝe. En la historiaj libroj oni mencias, ke la 1an de januaro en 1906 la rondo nombris jam 60 membrojn.

Feliĉe la politikaj kondiĉoj post la rusa revolucio en 1905 donis al la pola popolo iom pli da libereco. Tial en 1908 finfine eblis oficialigi en Varsovio ”La Polan Societon Esperantistan”. En ĝia komitato estas Antonii Grabowski, Adam Zakrzewski, Kazimierz Bein, Antonii Brzostowski, Leo Belmont kaj kompreneble Ludoviko Zamenhof.

La sonmaterialojn kolektis Agnieszka (Rudzia) kaj Alina,
preparis Irek.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 548 618 złych chłopców.