ARKONES – Artaj Konfrontoj en Esperanto

arkones2

Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Pollando. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de E-kulturo. La programo certe boninfluos vin. Vi povas proponi viajn programkontribuojn. Estas ja malfermita Esperantista aranĝo.

La 26a Arkones okazos inter la 24-26.09.2010 sub aŭspicioj de UEA kaj PEJ kaj partnereco de Varsovia Vento-Elsendoj.

Eksciu pri la aktuala Arkones kaj aliĝu.

arkones

Kio laste okazis? Mem vidu. Ni invitas vin spekti 3-partan filman dokumenton
pri ka 30aj Artaj Konfrontoj en Esperanto, kiuj sekvis en 2014.

Dokumenta filmo pri la 30a Arkones – La unua parto.

Dokumenta filmo pri la 30a Arkones – La dua parto.

Dokumenta filmo pri la 30a Arkones – La tria parto.

Finiĝis la jubilea 30a Arkones, la artaj konfrontoj en Esperanto, kiu ĉiu-jare fermas la studentan sesion pri lingvistiko ĉe la universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. Se vi interesiĝas pri la muzika parto de la kultura evento, spektu la muzikajn filmetojn de tiam:

Anjo Amika - Volus mi, volus ne…,
Bertilo kaj BirkeLasu min sonĝi,
KajtoMi memoras,
Birke kaj BertiloLa kolombo,
Zuzanna KornickaLa lingvo por ni.

Kolekto de la sonraportoj

La 25a Arkones 2009

Elŝutu sonraporton

Sonraporto pri la 25a Arkones septembre de 2009,
publikita en la 51a VVE, preparis Dan Mrázek,
tempo-daŭro 15:00.

  • muzika enkonduko de Martin Wiese,
  • parolas pri:
    siaj impresoj: Przemysław Wierzbowski, Paulína Kožuchová, Zbigniew Kowalski;
    kiaj estas la esperantistoj laŭ sociologia vidpunktoprof. Zbigniew Galor;
    la libroservo, la ĉeforganizanto de Arkones Paweł Janowczyk;
    la kvizo esperantista Marian Zdankowski.

En la sonraporto aperas koncerta muziko de Martin Wiese kaj Éric Languillat inicialoj dc.

martin

 La 24a Arkones 2008

Elŝutu sonraporton

Sonraporto pri la 24a Arkones septembre de 2008,
publikita en la 42a VVE, preparis LukiZ kaj Irek,
tempo-daŭro 23:19.

051002-033

 

La 23a Arkones 2007

Elŝutu sonraporton

Sonraporto pri la 23a Arkones septembre de 2007,
publikita en la 27a VVE, preparis Irek,
tempo-daŭro 22:12.

  • Impresoj de multaj partoprenantoj,
  • Muziko el la dumaranĝaj koncertoj de Marteno, jOmO, Kimo.

arkones1

 

La 22a Arkones 2006

Elŝutu sonraporton

Sonraporto pri la 22a Arkones septembre de 2006,
publikita en la 8a VVE, preparis Irek,
tempo-daŭro 16:17.

  • Impresoj de multaj partoprenantoj,
  • Muziko el la dumaranĝaj koncertoj de Amir Haĝiahmetoviĉ de EspoDespo, Zuza Kornicka, jOmO.

arkones

La filmetoj registritaj dum Arkones

Oficiala fotogalerio de Arkones.

  1. tre bela kaj kulturriĉega esperanto-aranĝo, kiun mi mem tre feliĉus partopreni venont-raŭnde!! mil gratulojn al ĉiuj!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 548 381 złych chłopców.