Asorti

IMGP7367
Asorti – la esperantista bando el Litovio

Pri Asorti mi aŭdis hazarde, kelkajn jarojn antaŭe, okaze de iu esperantista evento en Litovio. Tamen tiam ne mi ĝin partoprenis, sed konatuloj, ankaŭ aŭskultantoj, kiuj rakontis al mi pri impresoj post la aranĝo. Do, fakte, ĝis la SES’2011 nur tion mi sciis, ke ekzistas muzikumanta kune familio Pishchikas en Litovio.
Imagu do mian miron, kiam dum la unua renkontiĝo kun Edvardas, Jelena kaj Edgaras subite mi eksciis, ke ili koncertas jam pli ol 19 jaroj kaj prezentiĝis en multaj landoj, inter ili en Finnlando, Japanio, Italio, kaj eldonis jam kelkajn KDojn!

Sepa kaj Asorti – Somera nokto

Kion diri pri Asorti, por ke antaŭ la aŭskultado vi ricevu iom da informoj pri la familia teamo? Iliaj koncertoj estas entute frenezaj, tre viglaj muzike kaj senescepte por ĉiu – mi pensas pri la aĝo.  Ilia muzika propono estas do tiel universala, ke post la SES mi decidis inviti ilin ankaŭ al la 4a JES en Gdansko, por ke novjaretose ili ludu al la junularo.
Kaj la vizitkarto de la intervjuo estu vortoj de Edvardas: Ni ne nur mem ŝatas vojaĝi, sed ni tre ŝatas akcepti gastojn ankaŭ ĉe ni,
kaj ni kore invitas… Al Visaginas, mi aldonu, en Litovio. Pli multe en la intervjuo, do bonan re-/aŭskultadon!

Elŝutu intervjuon

  • Intervjuo registrita julie de 2011 dum la SES en Nitra,
    publikita en la 74a VVE, intervjuis Irek,

    tempo-daŭro 16:39.

asorti

En la rondo familia Edvardas, Jelena kaj Edgaras

Ligoj: Vizaĝlibro (Facebook)Videoj, fotoj kaj muziko ĉe Ipernity.

  1. Mi havas feliĉon koni Asortianojn. Eksterordinara familio kaj bonegaj muzikistoj!

    Odpowiedz

  2. Edgaras estis sufiĉe modesta dum la intervjuo – fakte li gitarludas ankau en unu el la plej sukcesaj litovgrupoj SEL

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 539 024 złych chłopców.