Amir Hadžiahmetović (Espo Despo)


Amir Hadžiahmetović koncerte dum la 61a IJK en Zakopane

La enhavo

Intervjuo kun Amir Hadžiahmetović,
Krom-registraĵoj. Ligiloj.

Iom komplika afero, klarigi ĉion pri Amir. Necesas komenci de la fama iam, kaj tre ŝatata grupo Esperanto Desperado, kies lasta koncerto okazis ĝuste dum la 61a IJK en Zakopane – de tiu koncerto venas la titola foto. Fondinto de Esperanto Desperado, Kimo, kiu pli frue estis ankaŭ membro de Amplifiki, formis poste grupon Hotel Desperado, kaj Amir decidis daŭrigi sian agadon sub nomo Espo Despo. Kial? Respondon vi povas trovi en ambaŭ intervjuoj de Kimo kaj Amir, sed evidenta estas unu afero – daŭrigo de la bosniaj aŭ balkanaj influoj en arto de Amir. Tiun senton, cetere, oni trovas ankaŭ sur KDoj de E-Desperado.

Espo Despo estas internacia muzikgrupo kiu kreadas kaj prezentas proprajn ritmajn kaj dancigajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto. La unua intervjuo, kiu estis registrita dum Zamenhofa Festo en Berlino, sube.

Bonan re-/aŭskultadon!

La intervjuo

Elŝutu intervjuon - tempo-daŭro 17:13

La vespera programo de Zamenhofa Semajnfino ’2009 en Berlino okazis en kelo de ia malnova domo. Agrabla loko, kun bone prizorgita bufedo kaj du kvazaŭ apartaj salonetoj ĉirkaŭ ĝi. En unu el ili, sur la alta drinkeja seĝo, sidis Amir kun gitaro. Apude Gosia, lia edzino, plena da emocioj, rigardinta nur lin, ame.  Amir trankvile regulis simplan aparataron, rigardis direkte al la brua, iom ebria jam post la tuta tago de Z-Festo publiko… Eksonis la gitaro.

Bona koncerto! Tre plaĉis al mi. Ne nur al mi. Aŭskultu kelkajn pecojn aldone por almeraŭ iom senti la etoson.  Amir ludis pli ol horon. Ŝajne li ne rimarkis pason de tempo ludinte kaj kantinte siajn ŝatatajn kantojn. Ne rimarkis tion ankaŭ la publiko ĝuinte lian muzikon. Poste ni iris al ia koridoro supren. La bruo en la kelo ne permesis normale interparoli… Kaj jen. Amir ĉe Varsovia Vento!

amir

Amir dum la berlina koncerto decembre 2009

Krom-registraĵoj

Elefanto – tempo-daŭro 3:09

  • Fragmento de koncerto dum la Zamenhofa Semajnfino,
    Berlino 2009/ Germanio.

Feliĉe – tempo-daŭro 2:29

  • Fragmento de koncerto dum la Zamenhofa Semajnfino,
    Berlino 2009/ Germanio.

Esperanto Desperado – tempo-daŭro 4:14

  • Fragmento de koncerto dum la Zamenhofa Semajnfino,
    Berlino 2009/ Germanio.

Ligiloj

Vikipedio, Facebook, Espo Despo – oficiala paĝo

  1. Mi amis la muzikon “Branĉo” kaj mi volas la muziktekston. Kie mi povas trovi ĝin?

    Odpowiedz

    1. Dankon Jairo. Jen la kantoteksto:

      BRANĈO
      - tradicia, originala nomo ’Grana od bora’ , tradukita de Amir Hadziahmetovic -

      Branĉo de pino, Falis ĉe maro
      Ho Marice, Juna kelnerino,
      Vinon donu vi

      Ne, ne povas mi,
      Vinon transdoni,
      Mi nudpiedas, Roso tersurfacas,
      Piedoj malvarmiĝus

      Rimenojn Demetu,
      Pantoflojn vi metu
      Se la bona Dio al mi helpos,
      Ŝuojn mi aĉetos al vi

      Ne aĉetu ilin – Ne bezonas vi,
      Havas mi patron,
      Ĉemaran ŝakriston,
      Ilin li aĉetos al mi

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 539 057 złych chłopców.