Georgo Handzlik

IMGP5243
Georgo Handzlik dum koncerto

Elŝutu intervjuon

Intervjuo registrita decembre de 2008 dum Ago-Semajno,
publikita en la 44a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 17:23.

Kiam mi esperantistiĝis aĉetebla estis la unua sonkasedo kun kantoj de Georgo. Hazarde mi ricevis ĝin de amiko, komencis aŭskulti. Mi memoras, ke forte impresis min tiam la gitara interpreto de la ludovika poemo “Ho mia kor’”. Bedaŭre, dum la koncertoj Georgo ne plu prezentas ĝin. Laŭ plaĉo la duan lokon okupis ĉe mi tiam kanzono pri klubanoj de la klubo Verda Stel’. Ĝis nun entuzasme mi akceptas ĝin, ankaŭ, ĉar mirinde trafe ĝi respegulas la hontan veron pri la movado esperantista.

Georgo, ekde kiam mi lin konas, ĉiam estis modesta kaj normala. La vorton normala mi uzis konscie. Mi vidis multajn, eĉ tro, kiuj pro sukcesa kariero, eksentinte odoron de la mono, transformiĝadis en tute alian ol mi konis pli frue homospecon. En la pola kulturo ekzistas fama kanto de tre konata rok-bando “Perfect”: ”Ne ploru Evka”. En ĝi ripetiĝas, pli malpli:

Mi adiaŭas vin, konscia, ke mi restis sola,
tial tien iras mi, kie oni atendas min.
Kie amikojn havas mi, de jaroj,
por kiuj kantas mi, ludas mi,
ne ploru Evka do, ke la aliaj grasiĝis”.

Georgo ne “grasiĝis”. Kaj ne restis sola!

gh__9910

Krom-registraĵoj:

  • Fragmento de la koncerto dum la 1a JES,
    Zakopane 2009 / Pollando
    “Mi volas danki vin” (tempo-daŭro 4:00)
  • Fragmento de la koncerto dum la 1a JES,
    Zakopane 2009 / Pollando
    “En la klubo granda festeno” (tempo-daŭro 3:44)
  • Fragmento de la koncerto dum la 1a JES,
    Zakopane 2009 / Pollando
    “Maldeca kanto” (tempo-daŭro 4:50)

Ligoj:

Intervjuo pri la teatra agado de Georgo en la 56a eldendo.
Renkontiĝo kun La granda internacia teatro Verda Banano.
Georgo dum la koncerto, filme: Georgo Handzlik – Ludoviko.

  1. Bonega intervjuo! Dankon, V.V.!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 539 080 złych chłopców.