La Internaciaj Tago-Noktoj en Krimeo

DIGITAL CAMERA
La Internaciaj Tago-Noktoj en Krimeo ’2008

elŝutu

La ĉeforganizanto Jefim Zajdman el Jalto pri detaloj de la aranĝo, impresoj de la partoprenantoj, sonbildoj, ilustre fragmentoj de la aranĝaj koncertoj.

0807krim_3071

Realigita junie de 2008 en la krimea Tarĥanhut,
aperis en la 39a VVE, prilaboris Irek, kunlaboris Asia,
Elena, Aleksandra kaj Evgenia,
tempo-daŭro 15:43.

Ligoj: Registritaj dume interjuoj kun

  1. Kiel agrable estas rememori pri tiuj ĉi belaj tagoj! Kaj ĉiuj parolintoj estas sinceraj! La voĉoj estas rekoneblaj kaj nostalgio venas al mia koro. Mi esperas je novaj renkontiĝoj!

    Odpowiedz

  2. (antaŭa komento estas ankaŭ la mia) Vi donacis dolĉajn rememorojn al mi, Irek! Mi dankegas vin. Mi eĉ ne rimarkis kiam vi sukcesis surbendigi mian kantadon.

    Odpowiedz

  3. Irek!
    Mi tre-tre estas gxoja ekauxdi konatajn agrablajn vocxojn kaj tre ekdeziras ankoraux foje cxiuj renkonti, subkanti….
    Dankon, estimata IREK, pro tia belega ebleco!
    SED…. mi deziras reskribi en sia komputilo sed ne scipovis… Kion fari?!

    KAJ ankoraux… IREK!
    Cxu vi povas klarigi pri UK 94
    Ege dezirus veni, sed… por mi tro multkosta aligxkotizo
    Sen gxi estas ebleco tamen partipreni?
    Mi povas helpi ie, kanti ktp….
    IREK! Mi volas viziti kaj ekvidi vian landon!!!!

    ELena BIRUKOVA

    Orienta Kazahxio, tre malproksima lando…..
    urbo Ust-Kamenogorsk

    Odpowiedz

  4. Oh jes, dankegon, kara Irek, aparte pro sciigo pri cxi bela elsendo pere de retposxto!:)))
    Bedauxrinde, neniu rememoris pri la cxarmaj erinacoj, kiuj kelkfoje venis gasti en la tendojn (unu el la plej grandaj miaj impresoj – do nun mi faras tion=)))
    Salutojn al cxiuj kiuj legos cxi komenton kaj memoras min, precipe al homlup-fanatoj!
    Helena Melnikova, Rostov-na-Donu

    Odpowiedz

  5. Kara Irek!
    Grandan dankon pri via informo al mia adreso kaj pri via granda kaj belega laboro!
    Mi ricevis grandegan plezuron kaj bonajn rememorojn de via sonraporto.
    MI :)

    Odpowiedz

  6. Dankon pro la informo!
    Pacon al Jefim!

    Odpowiedz

  7. Dankon, kara Irek! En tiu ^ci elsendo de VV sonis rekoneblaj vo^coj de ITN-2008 (Tar^hankut) partoprenintoj. Ankau mi ^guis tie … Bedaurinde, Irina Mironova, Vladimir Bespalov kaj Jefim Zajdman jam ne estas kun ni … :(

    Odpowiedz

  8. Dankon,Irek

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 538 894 złych chłopców.