
Probal Dasgupta, 1953 – 2026, foto el la retejo de UEA
Energia, humura kaj ĉiam ema paroli ne nur pri evoluo de la movado, sed ankaŭ pri la solvoj. Tiun bildon de Probal Dasgupta mi konservas. Kaj ŝajne ne nur mi. Ni parolis pri Esperanto, pri diversaj formoj de agado, grave impresis lin mia multjara laboro pri plena vortaro de plantoj. Dum unu el la renkontiĝoj mi invitis lin koncize rakonti antaŭ mikrofono de Varsovia Vento pri sia esperantistiĝo. Volonte li konsentis.
Probal Dasgupta. Unu el tiuj, pri kiuj ni ne forgesu.
Irek
La intervjuo
- Registrita septembre de 2016 dum la 32a Arkones,
publikita en la 116a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 11:01.
Informe laŭ UEA
UEA profunde bedaŭras la forpason de Probal Dasgupta la 1-an de junio 2026, en la aĝo de 72 jaroj, en Kolkato, Barato.
Probal Dasgupta naskiĝis la 19-an de septembro 1953 en Kolkato, Barato. Lingvisto kaj leksika esploristo, li studis en la sanskrita kolegio de Kolkato, la dekana kolegio de Puneo kaj doktoriĝis ĉe la Universitato de Novjorko pri la genera sintakso de la bengala lingvo. Li instruis lingvistikon en pluraj barataj universitatoj.
Lerninte Esperanton en la aĝo de 14 jaroj kaj membriĝinte en Hinda Instituto de Esperanto kaj en UEA en la aĝo de 15 jaroj, li ekde 1967 estis aktiva esperantisto. En la aĝo de 17 jaroj li aktive korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore pri komplikaj gramatikaj problemoj. En 1977 li partoprenis la 62-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Rejkjaviko, kaj post ĝi li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo (CO) de UEA. En 1980 li volontulis preskaŭ la tutan jaron en la CO. Li estis membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, ĝia vicprezidanto de 2001 ĝis 2016 kaj ĝia prezidanto ekde 2016 ĝis sia forpaso. Li helpinstruis en 1978 kun David Jordan en la sanfranciska somera kursaro, kiu estis la praformo de NASK, kaj en 1988 kun Marjorie Boulton en la barlastona somera kursaro. Li estis elektita Prezidanto de UEA en 2007 dum la UK en Jokohamo kaj reelektita por nova mandato en 2010 dum la UK en Havano.
Dum sia longa agado en la Esperanto-movado, li kontribuis kiel verkisto, tradukisto, kritikisto, redaktoro kaj organizanto.
En 2021 Dasgupta korespondis kun Noam Chomsky, klarigante al li, ke la intervjuo Aronoff-Chomsky estis misuzata por propagando kontraŭ Esperanto, kaj petis lin helpi.
Probal Dasgupta estis voĉo por lingva diverseco kaj unu el la grandaj intelektuloj de Esperantujo. Lia intelekta laboro kaj lia sindediĉo al Esperanto, lingvistiko kaj internacia interkompreniĝo lasas neforviŝeblan spuron en la historio de UEA.
UEA esprimas sian plej profundan kondolencon al liaj familianoj, amikoj kaj kunlaborantoj kaj invitas la tutan Esperanto-movadon memori kun dankemo lian vivon, lian verkaron kaj lian inspiran ekzemplon.
Ligiloj
Krome
- Parolado dum la 96a UK en Kopenhago, Danio * Jutube,
- Ebloj kaj malebloj en la emfaza ripetado de afiksoj * Jutube,
- Kurioze labirintaj: la akuzativo kaj la akordiĝo * Jutube
- Fenestro por la Mondo: prelego * Jutube.
-
Eminenta dokumento pri eminenta homo! Dankon pro la kunhavigo!

Abonu podkaston


1 komento
Komentfluo por tiu ĉi artikolo