La 84a elsendo

verda-banano
Georgo kaj Saŝa sursceneje dum Arkones.

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu podkaston

En la 1a parto (tempo-daŭro 30:16):

  • Sinjoro Tadeo laŭ traduko de A. Grabowski en la publika radio,
  • Trankvila enkonduko de Martusia, Karina, Goŝka ME
    kaj Andreo Kabum, la novulo, dume kelkaj salutoj,
  • Ilona Koutny pri studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz,
  • Historio de la Universalaj Kongresoj – intervjuo kun Georgo Handzlik
    kaj Saŝa Pilipović pri la kuna teatrumado.

jele11

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu podkaston

En la 2a parto (tempo-daŭro 30:56):

  • Primuzika intervjuo kun Ĵenia kaj Lena Wilke,
  • Mesaĝo por Володимир Сорока,
  • Goro Christoph Kimura pri Japanio nun, post la katastrofo
    en Fukuŝima kaj ne nur.
  • Salutmesaĝoj por kelkaj geamikoj!

La sonmaterialojn prilaboris Irek kaj Martusia.

  • En la programo aperas kantoj de Krio de Morto,
    Alberta Casley kaj Amata Lando.
  • Foto de Georgo kaj Saŝa fare de Joanna F-Ch,
    kovrilo de la KD-disko “Tra la sonĝoj”.

Ankaŭ vi rajtas sonraporte kontribui niajn programojn. Se vi ŝatus,
tamen vi ne scias kiel, bv. ekscii konsilojn “ne hontu kunlabori”,

kiuj troveblas en la subpaĝo: La redakcio.

  1. La intervjuo kun Ĵenia kaj Lena Wilke iĝis por mi la ĉarma surprizo, io vere ekstreme kortuŝa, io tre hela, io el nia komuna antaŭa vivo – Neĉiporivka, Kijivo, Jalto, Moskvo, Stokholmo…

    Mi ŝategas ŝiajn kantojn. Laŭ mi ŝi ĝis nun restas unu el la plej teneraj kanto-kreantoj de nia movado.

    Dankegon por vi, kara Irek, pro tiu via subhaŭte sinceriga intervjuo kun nia efektive dolĉa muzik-duopo “ĴeLe”, dankon al Lena pro adresitaj por mi la varmaj vortoj!

    Kaj apartan KORAN DANKON POR LENA pro ŝiaj geniaj verkoj!

    Odpowiedz

  2. Salutojn al vi karendaj amikoj….La mizeruloj de la suda euxropo salutas vin :)

    Odpowiedz

  3. Kaboom jebudup kaj salutojn estas mojosaj. Gxenerale mi ne scias pri kio estis tiuj paroladoj, sed mi sentas min nobilita, ke mi povas partopreni en tiel bonega projekto – varsovia vento podkastoj. KABOOM!!!

    Odpowiedz

  4. Koran dankon por interesa elsendo. Kiam mi komencis lerni esperanton 5 monatojn antauxe mi ne konsciis pri ekzistado de esperanta kulturon, ke esperanto ne estas nur neksta, freneza projekto, ke tio simple agas. Kie mi povas elsxuti/acxeti la albumo “tra la songxoj”? Mi guglis, sed senrezulte.

    Odpowiedz

    1. “Tra la sonĝoj” sendube aĉeteblos dum la JES. Tamen se ĝin vi ne partoprenos, ĉu vi deziras kontakton kun la kantistinoj?

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 320 843 złych chłopców.