La 37a elsendo

200805JK_007
Povilas Jegorovas, organizanto de la Ĵurnalista Kongreso en Vilnuso

La 37a elsendo (tempo-daŭro 62:15) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

0805ko_0271
Stefan MacGill

Priskribo de la elsendo

La 37a elsendo (tempo-daŭro 62:15):

  • Sonraporto pri okazinta inter la 26 – 30 de majo la Ĵurnalista Kongreso en Vilnuso:
    la etoso de kunvenado, opinioj de la partoprenantoj,
    resumo de Povilas Jegorovas, la organizanto,
  • Sonbildo pri akcepto de la trajno Zamenhof, kiu vizitis Varsovion la 1an de junio akompane de Klara kaj Ludoviko Zamenhof,
  • Stefan MacGill prezentas sin mem kaj la agadon pri Juna Amiko,
  • Muzika intervjuo kun Glebo Malcev pri Piĉismo,
  • Aktualaĵoj, en kiuj ia.:
    iom pri la someraj aranĝoj, kio, kie kaj kiam,
    nova programo de Radio Aktiva,
    alvoko de Barbara Pietrzak al la monda esperantistaro.

La sonmaterialojn kolektis Irek, Rogener kaj Agnieszka (Rudzia).

La elsendon prilaboris kaj gvidas Irek.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 547 646 złych chłopców.