La 39a elsendo

DIGITAL CAMERA
La Internaciaj E-Tagnoktoj ’2008 – Tarĥankut, Krimeo

La 39a elsendo (tempo-daŭro 59:58) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

mp-f1
Mikaelo Povorin el Rusio

Priskribo de la elsendo

La 39a elsendo (tempo-daŭro 59:58):

  • Paweł Janowczyk pri la 24a Arkones,
  • Sonraporto pri okazinta inter la 1 – 10 de julio en Tarĥankut, Krimeo,
    La Internaciaj Esperanto Tagnoktoj IET,
  • Raporto de Saŝa el Ukrainio pri la Roskilde festivalo 2008 – impresoj de Simon de Danlando,
  • La muzika intervjuo kun Mikaelo Povorin el Rusio,
  • Sonbildo pri la 31 Tutpollanda E-Kongreso.

En la elsendo aperas vive registrita muziko de Alejandro Cosavella,  Mikaelo Povorin, La Perdita Generacio, Georgo Handzlik kaj Aleksej.

La kolektadon de la sonmaterialoj kontribuis Asia, Elena, Aleksandra, Evgienia, Saŝa kaj Irek.

La elsendon prilaboris kaj gvidas Irek.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 548 438 złych chłopców.