La 1a parto (tempo-daŭro 30:28) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 22:26) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 54a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:28):
- Sonraporto pri la Zamenhofa-Semajnfino en Berlino,
 - Freŝaj informoj pri la agado kaj planoj de BEMI – prezentas Ivo,
 - La libron “Verdeskaj Pensoj” reklamas la aŭtoro mem,
 - Intervjuo kun Amir Haĝiahmetoviĉ de EspoDespo – parto 1.
 - Reklamo de FESTO FESTO FESTO.
 
La 54a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:41):
- Intervjuo kun Amir Haĝiahmetoviĉ de EspoDespo – parto 2,
 - La malnovaĵojn de “La Praktiko” prezentas Martusia, Zuza kaj Aleks,
 - Informojn pri la aktiveco de la Jalta E-klubo “La Tero” prezentas Jefim Zajdman – inter 1-10 de julio en Tarĥankut, Krimeo, denove okazos la IET,
 - Stefan Mc Gill pri la KER-ekzamenoj.
 
En la programo aperas E-muziko de EspoDespo kaj KTP.
La sonmaterialon kolektis Irek kaj en Berlino ankaŭ Anna (Rufina) el Rusio.
La elsendon kompilis Irek.
- 
			
Tre interese. Kaj enhave ricxe. Kaj profesie aspektas.
Sed mankas tempo cxion auxskultitan pripensi, eluzi. Ja necesas instrui
esperanton al 40 kursanoj. Terure! malmulte da kursanoj – malbone, kaj multaj – ankaux malbone
  - 
			
Dankon pro la nova elsendo; mi havas peton-sugeston: bv. nomi la parolantojn se ili sin ne prezentas. Foje estas malfacile ĉiujn rekoni, kaj foje la parolintojn oni ne konas.
 - 
			
Certe jes, en Ĉilio estas kokinoj, kiuj donas bluajn ovojn… Mi vidis tion, kaj konas tiujn bestetojn!!
 


Abonu podkaston


4 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo