La 120a elsendo


Dum la redakcia laboro pri la 120a kaj 121a elsendoj. De maldekstre sidas: Agnieszka (Rudzia), Martusia, Sylwia, Marek, staras: Goŝka (Me) kaj Irek.

La 1a parto (tempo-daŭro 29:28) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 31:57) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Rememoro pri la JES kun LPG.

Priskribo de la elsendo

La 120a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:28): 

La 120a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:57):

En la programo prezentita estis la koncerta muziko el la JES.

Filmetoj de Evildea pri la JES

JES finfine MalfermiĝasLa duan tagon,  La trinan tagon,
La Novjaro kaj JESEvildea Manĝegas Surströmming – la svedan fiŝon,
Koncerto de Jonny M., Mia Lasta Tago.

La elsendon gvidas Martusia, Agnieszka (Rudzia) kaj Irek,
la registradon ĉeestis Goŝka (Me), Sylwia kaj Marek.

La sonmaterialojn registris kaj prilaboris Irek.
Dankon pro la JES!

  1. Karaj! Mia koro saltis pro ĝojo kiam mi aŭdis la finajn vortojn de la hodiaŭa elsendo de Varsovia Vento! Koran dankon pro la mencio de mia naskiĝurbo Słupsk, kiu ŝajne ludos gravegan rolon dum Zamenhofjaro 2017. La delegitaro sub la gvido de la urbestro de Słupsk deklaris la jaron 2017 la Jaron de Zamenhof en la urbo. Tiel gravegan ili opinias la ideon de dialogo kaj interkompreniĝo kaj la niveladon de lingvaj baroj
    Kion ne volis fari Bialistoko, faris mia naskiĝurbo Słupsk.
    Okazos multe da aranĝoj, prelegoj, kursoj de Esperanto k.t.p.. Będzie się działo! Bla…bla…bla!

    Odpowiedz

  2. Kun plezuro, mi aŭskultis ankaŭ ĉi tiun elsendon.
    Dankon kaj gratulon al la tuta redakcia stabo.

    Odpowiedz

  3. Biero farita el kukumoj? :) ))))

    Odpowiedz

  4. Ho, kiel bela reklamo de la nova Hispana Kongreso en Teruelo. Nepre venu!!!

    Odpowiedz

  5. Bonega elsendo….!!!! Amuzega …!!!! :-) )))
    DANKEGON al la tuta VV-skipo …!!!!

    Odpowiedz

  6. Dankon al “Varsovia Vento”- teamo! ^Ciam el viaj elsendoj ^cerpas mi pozitiva^jon, energion, esperon – ke ^cio bonos! Kiom da talentuloj estas en nia kara Esperantujo! Feli^con! Plurajn sukcesojn! Multajn belajn renkonti^gojn de amikoj dum ontaj JESoj, naciaj kongresoj, UKj,… ktp, ktp!!!

    Odpowiedz

  7. Gratulon pro la 120a elsendo, ĝi estis BONEGA!!!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 539 181 złych chłopców.