La 1a parto (tempo-daŭro 31:59) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 31:25) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Simplaj salutoj de Varsovia Vento al la Flandra E-Ligo
Priskribo de la elsendo
La 130a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:08):
- Gijom‘ kaj Tomio - Kortuŝa Eksces’ * filme,
- Mallonga enkonduko redakcia,
- Angulo de Miguel Fernández – Fabelo por endormigi nepon
 de la ruĝa-nigra poeto,
- La Kompanoj * Brel en Esperanto – La Rempar De Varsovi’,
- Prezentado de du interesaj retejoj pri scienco: Scivolemo
 kaj ISAE – Internacia Scienca Asocio Esperanta,
- Iom pri la 37a Pola E-Kongreso en Zabrze kaj pri la 30a Scienca
 Pikniko en Varsovio * filmeto pri la Scienca Pikniko,
- Angulo de Jorge Camacho – Sippenhaft,
- JoMo – Vino,
- Mikrofona renkontiĝo kun JoMo – parto 1,
- JoMo – Vagadis mi * filme.
La 130a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:13):
- Reklamo: Nova KD - La Kompanoj kantas Brel en Esperanto,
- Mikrofona renkontiĝo kun JoMo – parto 2,
- JoMo – La valso de la ministoj,
- Magda pri la 31aj Esperantaj Tagoj de Krakovo,
- Kelkaj novaĵoj pri la nuna kreado – rekte el la klavaro de Gijom,
- Gijom kaj Laurent – Senĉesa Ĉen’ * filme,
- Angulo de Rikardo Cash – Muŝo,
- Marek pri Konferenco de la Polaj Vikimedianoj,
- La redakcia adiaŭo,
- JoMo – Funkolando * filme.
En la varsovia provizora studio ĝardena: Agnieszka (Rudzia), Sylwia,
Kasia Ĥo, Marek kaj Irek.
La sonmaterialojn registris kaj prilaboris: Irek
- 
			Mi amas Min !!!! Hurah !!! 
- 
			JoMo… Estis plezura tempo finfine libere babili sen premo, ĉar sonprovo, koncerto, ĉar matena flugo…  Dankon! Pli ofte! Dankon! Pli ofte!
- 
			Belega elsendo!!!! 


 Abonu podkaston
Abonu podkaston


3 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo