La 75a Hispana Kongreso de Esperanto

Hispana Esperanto-Federacio invitas vin partopreni en la 75a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 30a de junio ĝis la 4a de julio 2016, en Herrera del Duque, Hispanio.

Ĝis nun aliĝis eble ankaŭ iu el viaj geamikoj: kontrolu

Loko

Herrera del Duque estas urbeto en la provinco Badajoz, ĉe la aŭtonoma komunumo Ekstremaduro en Hispanio. Ĝi havas iom malpli ol 4.000 loĝantojn. La urbo konservas pitoreskan rurvilaĝan centron, kaj ĉirkaŭe estas naturaj vidindaĵoj kaj montaraj kaj strandaj. Fakte Herrera estas inter du gravaj diglagoj nome Cíjara kaj García de Sola, kie eblas naĝado, sunbanado kaj akvosportoj. Proksime estas grava kolonio de gipoj kaj teritorio de aliaj gravaj birdoj kiaj nigra cikonio, agloj ktp., krom mamuloj kiaj cervoj, aproj kaj aliaj.

La baza sidejo de la kongreso estos la Kultura Palaco de Herrera del Duque, moderna konstruaĵo, kiu disponas je ĉiuj necesaj eroj por la okazigo de la kongreso: salonoj, kunvenĉambroj, ripozejoj, kaj luksega teatro kaj spektaklejo. La loĝeblecoj gamos inter la senpaga junulargastejo de la apuda submunicipo Peloche, intermeza kampadejo kaj la hoteloj de Herrera. cartel del 75 Congreso de Esperanto en Herrera del Duque. La LKK informos pri ĉiuj ebloj, transporto el la junulargastejo kaj prezoj en hoteloj; same povos peri la rezervojn por eksterlandaj kongresanoj. Turnu vin al la organizantoj dum kiam vi havos demandojn:

Kontakta adreso: kongreso(ĉe)esperanto.es.
Telefono: +34 679 17 13 51

Programo

Krom anoncita jam partopreno de la Ibera Skolo de literaturo, la spektaklo
Vivu la teatro! kaj la omaĝo al Jorge Camacho, la partoprenantoj
de la 75a Hispana Kongreso de Esperanto povos aŭskulti prelegojn, i.a. de:

La jubilea Hispana Kongreso de Esperanto omaĝos la literaturon, la poezion,
la muzikon kaj la teatron en Esperanto.

La juna hispana ĉampiono de ŝakludo Íñigo López Mulet invitos vin ludi
kontraŭ li en multnombra samtempa ŝakmatĉo.

Krome vi povos ĝui, danci kaj kunkanti dum koncertoj de:

Organizita estos ankaŭ AMo-seminario: “Aktualaj eblecoj disvastigi Esperanton”, kun la partopreno, i.a. de:

  • Sara Spanò,
  • Duncan Charters ,
  • Irek Bobrzak – Kial kaj kiel krei podkaston,
  • Ana Manero – Eltiri profiton el retkatalogoj.

La AMo-seminario komenciĝos la 29an de junio, unu tagon antaŭ la Kongreso.

Pri la ekskursoj, vi povos viziti la faman vilaĝon kaj monaĥejon de Guadalupe (la 2an de julio) kaj la ĉefurbon de Ekstremaduro, Mérida, (postkongresa ekskurso la 4an de julio).

La 28an de junio, du tagojn antaŭ la komenco de la Kongreso, en Madrido, oni povos ĝui la “Trian Bohemian nokton”, antaŭkongresan literaturan ekskurson surbaze de la itinero trairita de Makso Stelo kaj S-ro Latino de Hispalis, la protagonistoj de Bohemiaj lumoj (ĉefverko de la moderna teatro de Hispanio, esperantigita de la konata poeto kaj tradukisto Miguel Fernández, unu el la plej grava membro de la Ibera Skolo)

Kostoj

Bazajn kostojn de la programo vi trovos ĉe la aliĝila formularo – aliĝilo

Aliaj kostoj

Tranoktado en Hotelo:

  • dulita ĉambro/kun matenmanĝo/50 eŭroj tage.
  • unulita ĉambro/kun matenmanĝo/35 eŭroj tage.

Manĝaĵo: (en hotelaj restoracioj)

  • ĉirkaŭ 9 eŭroj tagmanĝo,
  • ĉirkaŭ 9 eŭroj vespermanĝo.

Alvenebloj

Ekzistas busoj el Madrido (Estación Sur) al Herrera je la 15:00 kaj la 19:00 horoj. La entrepreno estas “Samar” kaj la regula linio estas 903. Sed la organizantoj luos du busojn por la partoprenantoj (ĝi kostos inter 10 au 15 €/individuo) kiuj ekiros al Herrera la 29an junio matene por tiuj kiuj partoprenos en la AMo-seminario kaj la 30an junio je la 15:00 por ĉiuj aliaj.

Por serĉi pli da informoj vizitu ankaŭ la oficialan retejon.

  1. Buenas tardes!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 547 642 złych chłopców.