Cyrille Poullet pri Radio ZAM

radio-zam
Varsovia Vento en la studio de Radio ZAM
Parizo’ 2010

Elŝutu la programeron

  • Cyrille Poullet “Platano” pri historio kaj agado de Radio ZAM en Parizo,
    registrita januare de 2009 dum Ago Semajno en LM,
    publikita en la 47a VVE, preparis Irek,
    tempo-daŭro 16:37.

Mi ne memoras la nomon de la strato. Mi memoras, ke du-foje ni devis ŝanĝi metroon kaj iom piediri por atingi la elsendejon. Simpla kelketaĝa domo, simpla enirejo de ordinara pariza strato. Nek ŝildo, nek informo, simple pordo malantaŭ kiu plena da diverskoloraj afiŝoj koridoro, atendejo, kafumejo kun du aŭ tri seĝoj, necesejo, ĉambreto kun miksotabloj kaj studio.

Invititaj ni estis eniri enen, aperis kelkaj esperantistoj, kiuj kutime okupiĝas pri E-programo de la franclingva FM radio-programo. Ni sidis ĉirkaŭ tablo kun mikrofonoj, subite ekflamis ruĝa lampo, kio signifis: jam la emisiado.
Komenciĝis…
Saluton, Radio ZAM en Esperanto. Hodiaŭ en nia studio gastoj el Pollando, Irek, Marta kaj Goŝka. Kion vi faras ĉi tie… Grandparte la programo estis en la franca, sed ĝenerale pri Esperanto por la parizaj aŭskultantoj. Ni prezentis la agadon de Varsovia Vento, ankaŭ komentis la lastaj okazintaĵoj en Pollando. Niaj respondoj estis tradukitaj. Kelkaj aŭskultantoj reagis, telefonis dum kaj post la programo al la redakcio.

Radio ZAM, kies agadon kontribuis kaj kontribuas niaj amikoj, konatuloj. Inter ili Cyrille, kiu jaron pli frue ĉe Varsovia Vento rakontis pri la historio kaj la agado de Radio ZAM. Jen la rakonto. Bonan aŭskultadon!

La intervjuon prikolorigas muziko de la Pafklik.

Ligoj: Radio ZAM ĉe esperanto-jeunes.

  1. Bedaŭrinde en la jaro 2009 Aŭstria Radio Internacia ne plu emisiis Esperanto-programon, pro tio mankas la signalo de la aŭstria radio-stacio en via interesa elsendo. Ĝojiga estas ke nun ekzistas nova podkasta radio-programo en Esperanto el Panamo kaj la manuskripto de la elsendo de Panama Radio estas eĉ legebla, tio estas precipe por komencantoj granda helpo.

    Kun elkoraj salutoj
    via aŭskultanto
    Leopold Patek
    Urbo de la Interpopla Kompreniĝo Klostronovburgo, Aŭstrio

    Odpowiedz

  2. De Katinjo, dum kiam ankoraŭ ROI havis E-sekcion kaj mi estis en la studio, mi ricevis jubilean KD’on kun la historia son-resumo de la elsendo-agado. Krome, ie mi havas (sur la diktafona bendo), rakontan intervjuon kun la fondinto de la radio E-sekcio, kiu estis la patro de unu el la laboristinoj de E-muzeo. Mi pensas, se iu el la vienaj esperantistoj simple helpos kolekti la bazajn historiajn materialojn, kiuj permesos plene rakonti pri la agado, ke iam oni povos prilabori vere valorindan rememoron, Iom da laboro, sed mi ŝatus.

    Odpowiedz

  3. Karaj legantoj,
    Miaj opiniojn bazitajn sur la agoj de aliaj reprezindantoj. Se vi elktikan kiel estro por la popoloj vi unue deviga ofertigxas por ke via popoloj kredigagxas por kion vi faras. Kaj alia punkton estas reprezindanto devus estu videblan homo kiu ne rompas axu disas interpopoloj sed kunigas cxiujn. Mi bedauxras se vi ne povas kiel tiun pozicio tiam vi forlasas al cxiuj kiu konas fari kiam vi okuligxas nuden. Mia alvoko iras al estroj bv. helpu kenjo tro.
    Korajn salutojn de,
    Gilbert Simiyu

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 793 złych chłopców.