Jonny M.


Jonny M. dum koncerto – fotis: Max Schmidt

Tre simpatia, amikema, kreema kaj helpema. Jonny apartenas al tiu speco de muzikistoj, kiuj aktivas ne nur dum sia prezentado. Tre volonte li partoprenas programerojn de la aliaj, kunkantas, tre facile li ŝanĝas ankaŭ muzikan stilon por ke la prezentado estu pli kolora kvankam regeo estas la plej proksime de lia koro.

Mi havis okazon ĝui koncertojn de Jonny M. Mi vidis lin kantanta sursceneje ia. ankaŭ kun Platano kaj Toñe. Liaj gajaj, sed ankaŭ profundaj,
ofte plenaj de paca mesaĝo tekstoj ne malhelpis al la publiko danci. Eble do pri tio temas – ne forgesu ni pri problemoj de nia civilizo eĉ dum distraj momentoj de nia vivo.

Ligita kun la dua intervjuo, Jonny M. koncerte – Liberec’

Dankon kara pro via muziko!
Irek -

cover_foresto cover_pliolespero cover_regestilo

Kreaktiva, la plej nova KD – legu pli…

La unua intervjuo…

Elŝutu intervjuon

  • Intervjuo registrita decembre de 2012 dum la JES en Naumburg,
    publikita en la 88a VVE, intervjuis Irek, ĉeestis Diana kaj Platano,
    tempo-daŭro: 27:25.

La dua intervjuo…

Elŝutu intervjuon

  • Intervjuo registrita decembre de 2014 dum la JES en Weißwasser,
    publikita en la 106a VVE, intervjuis Irek,
    tempo-daŭro: 21:03.

Jonny M. ĉe Varsovia Vento filme:

Jonny M. – Diru mi nun,
Jonny M. & Toñe – Regeo regu nin, – Eterna Lumo,

Ligoj: La retejo de Jonny M.

  1. Mi tre ŝatas lian muzikon kaj lian stilon.

    Odpowiedz

  2. Mojosa!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 820 złych chłopców.