La 99a elsendo

IMG_3771
Platano antaŭ koncerto dum FESTO

La 1a parto (tempo-daŭro 28:43) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 28:17) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 29:40) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

platano_festo

Priskribo de la elsendo

La 99a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 28:43):

  • Pafklik – Rap Platana Whity kaj Komerca,
  • Enkonduko – Martusia, Irek – krome salutoj de Anuś kaj Tomek,
  • Nikolin’ – Fia Parizo * filme,
  • Roman Dobrzyński pri sia ekskurso al Nepalo,
  • Alberta Casey – La vivo en Roz’ * teksto,
  • Martusia kun Goŝka Me pri la sonĝoj,
  • Pafklik – Eniro (Kio estas nov’),
  • Intervjuo de Irek kun Platano – parto 1.

La 99a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 28:17):

  • Platano – Espero,
  • Intervjuo de Irek kun Platano – parto 2, dume: Levu la manon,
  • Platano – Mi ne havas amikon * filme,
  • Kadre de la nova historia ciklo “Konataj nekonataj” Kasia To primemoras silueton de Aleksandro Dambrauskas prof. prelato el Litovio,
  • Nikolin’ – Somertemp’ * filme.

La 99a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 29:40):

  • Platano, Natas, Many Oshu ĉe Radio Libertaire * filme,
  • Ankoraŭ iom pri aktiveco de Platano: Pariza Ventro, Cyrille Poullet pri Radio ZAM,
  • Film-raporto de Fabio pri kursoj de NASK, nepre spektu: parto 1, parto 2,
  • Eterne Rima, Toñe, La Pafklik, Dolchamar’ – Nia hiphop’,
  • Daŭrigo pri la 257/258 numeroj de Kontakto, elektitaj artikoloj prezentas Tomek kaj Agnieszka (Rudzia),
  • Reklamo pri la 70-a IJK * filme,
  • Mia voĉo pri la krizo en Ukrainio – Irek,
  • Pafklik – Fek’ al Esperanto,
  • Sonraporto de Kasia Ĥo pri la Grundvig-seminario en Tuluzo,
  • Kontribuu la jubilean 100an elsendon,
  • Roger Borĝes – La luna promenado.

La elsendon kontribuas Martusia, Goŝka Me, Agnieszka (Rudzia), Kasia Ĥo, Kasia To, Anuś, Tomek kaj Irek. Krome aŭdeblas infanoj de Anuś kaj Tomek: Ula kaj Kamil.

La sonmaterialojn registris Irek, Martusia kaj Kasia Ĥo, prilaboris Irek kaj Kasia Ĥo. .

  1. Saluton Irek, kaj koran dankon pro sciigo. El nia parto mi kore invitas Vin je nia Ŝĉecina Printempa Renkonto. Alvenos ankaŭ eksterlandanoj. Estus bone se niaj junaj kursantoj kontaktus kun aliaj junaj esperantistoj. Ili jam spertis dum nia decembra vizito en Berlino partoprenante en Zamanhoftagoj (13 personoj de ni), ke esperanto estis vere utila por interkompreni unu la aliajn. Mi esperas ke Vi povus informi gekonatulojn pri nia renkonto. Se alvenus gejunuluj ni povus aranĝi pli malmultkostajn tranoktojn. Dezirante al Vi ĉion bonan amike Irena Tomaszewska. prezidantino de ŝĉecina filio PEA.

    Odpowiedz

  2. Gratulon, Irek, pro via alvoko al paca kaj amika uzado de Esperanto en via “Mia voĉo pri la krizo en Ukrainio” en la 99a elsendo (3a parto)! Des pli rimarkinda estas vi elpaŝo, ke vin, kiel polon, verŝajne ege maltrankviligas la situacio en tiu najbara lando. Esperanto estu ja lingvo de interkompreniĝo, ne de konflikto kaj batalo. Interkompreno ne ĉiam facilas — foje oni devas longe klopodi por atingi ĝin. Sed ĝi almenaŭ estu ĉiam nia celo. Jen la vera fina venko, al kiu ni devas ĉiam strebi. Se ankaŭ ni interbatalas, nenio restas al ni por proponi al la mondo!!

    Aliteme, mi aldonu, ke de kelkaj jaroj mi fidele aŭskultas viajn podkastojn, eĉ aŭskultinte ĉiujn arkivajn elsendojn! Kvankam mi estas maljunulo, kaj malpli interesiĝas pri la muzika dimensio de viaj elsendoj, tamen tre plaĉas al mi ilia etoso ludema kaj malformala, kaj ĉiam interesas min la intervjuoj.

    Gratulon al vi kaj al via tuta skipo pro via valorega plurjara laboro!

    Francisko LORRAIN
    Montrealo (Kebekio, Kanado)

    Odpowiedz

    1. Dankon Francisko! Mi estas sub impreso de via saĝa kaj plena de kompreno komento al mia alvoko. Jes, forte ni esperu, ke ne pro la amaraj spertoj sed pro ekzemploj de tutmonda amikeco atingos ni iam la maturan celon.
      Kaj krome dankon pro agrablaj vortoj rilate al nia penado. Plezuro tion scii!
      Nome de la redakcio, korajn salutojn el Varsovio!

  3. Belega elsendo, kiel ĉiam! Dankon!

    Odpowiedz

  4. Mi jxus malkovris tiun cxi elsendon. Mi volas gratuli al cxiuj kiu laboras por ke ni havu la sxancon esti en kontakto kun Esperanto. Cxio estas tre interesa. Dankon! Amike. Guadalupe el Meksikurbo.

    Odpowiedz

  5. Bonega! Por mi estas la unua fojo en mia vivo ke mi auxskultas. Gratulon! Al cxiuj. Guadalupe el Meksikurbo.

    Odpowiedz

  6. Varmajn Salutojn, kara Irek kaj tuta skipo de V.V.! Nur hieraŭ mi trovis tempon por aŭskulti la plej novan elsendon kaj tiam subite surpriziĝi kiam mi aŭdis mian propran voĉon!!! Hehehe… #) Dankegon pro la disvastigado de la raporto pri NASK! Por mi estas vera honoro iel partopreni en V.V. ĉar mi estas freneza fanatikulo de via imitinda laboro por Esperanto. Fortan brakumon al Irek kaj kisojn al la knabinoj. ;-)

    Odpowiedz

  7. Jen ankoraŭ unu regule mirinda elsendo!!!
    Nur ĝi estas pli pensiga ol aliuj…
    Dankon!

    Apartan dankon pro la kortuŝaj zorg-vortoj pri eterne-interna E-pac-ideo.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 539 054 złych chłopców.