Intervjuo kun Stefan MacGill


Redaktoro de la porinfana revuo “Juna Amiko” pri si mem kaj sia agado.

Elŝutu intervjuon

Registrita maje de 2008 dum la Ĵurnalista Kongreso,
aperis en la 37a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 10:37.

Stefan MacGill naskiĝis en Nov-Zelando. Li eklernis Eon de sia patro David kaj en pli matura aĝo helpis kunfondi la Esperantan Junularan Asocion en Nov-Zelando. Lia aktiveco kaŭzis elekton de li al TEJO-estraro, en kiu unue li estis vicprezidanto kaj sekve prezidanto. Poste, inter alie pro redaktado de la porinfana E-revuo Juna Amiko, li engaĝiĝis en laboroj de la Internacia E-Ligo de Instruistoj, en kiu tri-foje elektita li estis al la estraro, du-foje al posteno de prezidanto. Ekde 2013 Stefan MacGill laboras en la estraro de UEA kiel vicprezidanto.

0805ko_0271

La dua intervjuo pri la nova strategio de UEA en la 94a elsendo
La tria pri la agado en la UEA-estraro, pri AMO
__kaj Montevideo ‘60, en la 105a elsendo.

Ligoj: VikipedioJuna Amiko.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 881 złych chłopców.