La 94a elsendo

Kapriol - Logas
Kapriol’ sursceneje.

La 1a parto (tempo-daŭro 30:46) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:47) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 30:41) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

bertilo_birke
Birke kaj Bertilo dum Arkones

Priskribo de la elsendo

La 94a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:46):

  • Martin Wiese, koncerte, i.a.: Rebeka * filme,
  • Enkonduko post la somera paŭzo, Irek kaj Martusia, kungvidas: Goŝka Me, Agnieszka Rude kaj Kasia,
  • Jonny M., koncerte: Diru mi nun * filme,
  • Agata kun Roĉjo pri la ideo de la IJK ‘2015,
  • Irek kun Stefan MacGill pri Juna Amiko, ILEI, UK kaj la nova strategio de UEA. La unua intervjuo kun Stefan MacGill.
  • Agnieszka (Rude) pri pupekspozicio en Japanio, fotoj pri la pupekspozicio ĉe Fejsbuko,
  • Intervjuo kun Kapriol’ – parto 1.
    La unua intervjuo; koncerte: Seljedanco * filme, Dancu kaj kantu * filme.

La 94a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:47):

  • Intervjuo kun Kapriol’ – parto 2,
    koncerte: Logas la aventur’ * filme; La dolĉo de la majo * filme,
  • Ilona Koutny pri la interlingvistikaj studoj kaj Arkones,
  • Enkonduko pri Arkones: Martusia, Goŝka Me, Agnieszka Rude kaj Kasia.
    Antaŭaj raportoj pri Arkones,
  • Tomasz Chmielik pri la vivo de Wiera Gran kaj klezmera muziko,
  • István Ertl pri sia kontribuo en la programon,
  • Irek kun Bertilo kaj Birke pri ilia muziko,
    Bertilo kaj Birke – La diboĉulo * teksto.

La 94a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:41):

  • Ĵele, koncerte: Se vi imagas,
  • Martusia kun Mirejo Grosjean pri prezentitaj prelegoj kaj Aikido-trejnado,
  • Anonco de la plej proksima koncerto de Ĵele dum la JESamikaj salutoj de Ĵenia kaj Lena – la unua intervjuo
    en la 2a parto de la 84a elsendo,
  • Martusia kun Aleksander Korĵenkov pri eldonaferoj kaj Bakerstrato 221B , “La Ondo de Esperanto” kaj eldonejo “Sezonoj
  • Zuzanna Kornicka, koncerte: Vivu vi,
  • Martusia kun Andrzej Sochacki pri aktiva vivmaniero,
  • Irek kun Anna Skudlarska pri komuna esperantlingva ludo ”pasis la temp’”,
  • Anjo Amika, koncerte: Mi virinas,
  • Pri miela vespero Martusia, Goŝka Me, Agnieszka Rude kaj Kasia,
  • Martin Wiese, koncerte: Anstataŭ letero * filme * teksto,
  • Invito al la jubilea 30a Arkones, Ilona Koutny,
  • La nova redakcianino Kasia iom pri sim mem,
  • Abonu Kontakton!

jexelea
Lena kaj Ĵenia, Ĵele dum Arkones.

Dankon al la organizantoj, speciale al Paweł, Wiesław kaj Tobiasz pro la invito kaj brava Arkones!!!

La sonmaterialojn registris Irek, Martusia kaj Agata, prilaboris Irek kaj Martusia.

  1. dankon pro via elsendo, mi tre sxatas gxin kaj scias ke gxi postulas multe da laboro

    Odpowiedz

    1. Dankon pro ŝato kaj kompreno, kiel kostas la rezulto :)

  2. ankauxe mi povas kontaktigxis kun Irek en skajpo sed nun ne,kaj bedauxrinde la kialon mi ne povas trovi ,preskaux cxiuj programoj de via radio placxas al mi ,gxuste pro tio mi cxiam kun granda plezuro kaj gxojo auxskultas viajn programojn ,elkoran dankon pro via bone redakcita elsendo, mia estimata amiko Irek

    Odpowiedz

  3. Kun tiom multe da plaĉaj kaj belaj kanzonoj, mi aŭskultas ĝin plurfoje!

    Odpowiedz

  4. kiel oni povas kontaktigxi kun nia estimata amiko Irek?

    Odpowiedz

  5. Ne eblas elsxuti la trian parton ;(

    Odpowiedz

    1. Jam eblas, pardonu :)

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 857 złych chłopców.