La mikrofona renkontiĝo kun Amplifiki

Amplifiki
La mikrofona renkontiĝo kun Amplifiki

La 1a parto (tempo-daŭro 30:06) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:07) elŝutu

Antaŭ vi unika registraĵo – renkontiĝo kun plej granda parto de la unua roka bando en Esperantujo nome Amplifiki. La renkontiĝo okazis dum la Internacia Junulara Festivalo en Kastel’ Sarda ’2014, kie sekvis ankaŭ koncerto de la grupo. La intervjuon pri la historio de la bando nome de Varsovia Vento gvidas Agata kaj Roĉjo. Rememoras kaj respondas al la demandoj: Kim J: Henriksen, Bertilo Wennergren, Isabelle Rome, Micke Englund kaj Aline Boukortt. La intervjuo estis publikita kadre de la 101a elsendo.

La rozmariaj beboj

Amplifiki? Laŭ Vikipedio:

Amplifiki estis Esperanto-rokmuzik-grupo, fondita de Kim J. Henriksen, Bertilo Wennergren kaj Micke Englund en la jaro 1982. Ĝi signis la komencon de la moderna junula Esperanto-muzika kulturo. LF-koop eldonis ilian unuan kasedon en 1986; aliaj membroj de la bando tiam estas Martin Wiese, Aline Boulet kaj Isabelle Rome. Kvankam Amplifiki ne plu ekzistas, kelkaj membroj ankoraŭ estas tre famaj kaj ofte ludas ĉe Esperanto-kongresoj kun novaj grupoj, ekzemple Kim en Esperanto Desperado, kaj Bertilo kaj Martin en Persone.

amplifiki-mi-amas-in-vinilkosmo

La nomo estas vortludo (pro enteno de la vorto fiki), kaj tiel komenciĝis tradicio de vortludado en nomoj de la Esperanto-muzikkomunumo.
Indas noti ke precipe la kantoj de la unua albumo “Tute negravas” iĝis tre famaj. Inter ili troviĝas “IS” (himno de la Internacia Seminario) kaj “Sola”.

Ligiloj: Vikipedio, KantarViki, Vinilkosmo,

  1. Mi supozas, ke ili tre ŝatas bla-bla-bla-umi!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 823 złych chłopców.