Jerzy Fornal en sia lasta granda pezentado de Aniaro dum la 3a JES.
Fotis Ivo.
La enhavo:
Harry Martinson “Aniaro” – en tri partoj,
Emilija Lapenna “Trompo” – tuto,
Izrael Lejzerowicz “El la Verda Biblio” – en ses partoj.
Publikitaj en la subpaĝo teatraj prezentadoj de la radio-teatro vi rajtas uzi nur por via propra ĝuo aŭ cele lingve perfektiĝi tamen nur dum la senpagaj kursoj de Esperanto.
Harry Martinson “Aniaro”
Sciencfikcia superrigardo al sorto de nia civilizo. Esperanta teksto aranĝita por sursceneja prezentado de Gunnar Gällmo, laŭ traduko de William Auld kaj Bertil Nilsson, legas Jerzy Fornal el la teatro Espero.
Prilaboris kaj muntis Irek.
Enkonduko de Jerzy Fornal – tempo-daŭro: 2:55 – elŝutu
Unu el multaj grandaj spacŝipoj, la Goldondo – Aniaro, forlasas la teron por transporti sklavlaboristojn al Marso. Survoje trafas ĝin la asteroido “Hondo”. Pro katastrofo la spacŝipo difektiĝas kaj povas nek atingi la celon nek reveni. Ĝis la morto de ĉiuj ŝipanoj, dum jarmiloj, ĝi flugas sencele tra la kosma spaco. Enŝipe restas nur la mekanika konsolantino – la Mimo, komputila maŝino parte konstruita parte konstruiĝinta sin mem. Iel ĝi (ŝi) vekiĝas al sendependa vivo, komencas pensi pri la senco de vivo, kaj dum vizio informas pri elpensita de la homo, reĝo de la cindro, giganta bombo „fototurbo”, kiu detruis sian propran planedon. Pripensoj de la maŝino kaj veno al konkludo, ke ne valoras vivi sencele, estas temo de la verko.
Parto 1 – tempo-daŭro: 11:17 – elŝutu
Parto 2 – tempo-daŭro: 11:31 – elŝutu
Parto 3 – tempo-daŭro: 10:14 – elŝutu
Ligoj: Informoj pri la aŭtoro.
Emilija Lapenna “Trompo”
Emilija Lapenna, unu el la konataj voĉoj de la Zagreba Radio en Esperanto, naskiĝis la 9-an de majo 1910 en Gorjane, Slovenio, mortis la 19-an de majo 1994 en Zagrebo, Kroatio, Honora Membro de UEA kaj internacie konata movada aktivulo. Legu pli ĉe Vikipedio.
Monologo “Trompo” prezentas plendojn de mortinta, enterigita en hazarda tombo soldato, kies fantomo vekiĝas nokte por rakonti sian tragian seniluziiĝon pri milito. La monologon prezentas Jerzy Fornal el la teatro Espero, registris kaj muntis radio-forme Irek.
Trompo (la tuta monologo) – tempo-daŭro: 17:39 – elŝutu
La redakcia enkonduko – tempo-daŭro: 2:50 – elŝutu
Kelkajn informojn pri la aŭtorinoprezentas: Martusia, Goŝka Me kaj Rudzia.
Ligoj: Informoj pri la aŭtorino.
Izrael Lejzerowicz “El la Verda Biblio”
Humura priskribo de Esperanto-naskiĝo kaj evoluo de la movado, (elektitaj ĉapitroj). Legas Jerzy Fornal el la teatro Espero.
Prilaboris kaj muntis Irek.
Parto 1 – tempo-daŭro: 10:29 – elŝutu
Parto 2-3 – tempo-daŭro: 10:33 – elŝutu
Parto 4-5 – tempo-daŭro: 8:57 – elŝutu
Parto 6 – tempo-daŭro: 7:52 - elŝutu
Enkondukoj al la ceteraj partoj de la verko – la historiajn eventojn kaj personecojn de la movado prezentas: Martusia, Goŝka ME, Rudzia, Karina kaj Paweł.
Enkonduko 1 – tempo-daŭro: 9:19 – elŝutu
Enkonduko 2 – tempo-daŭro: 5:04 – elŝutu
Enkonduko 3 – tempo-daŭro: 6:24 – elŝutu
Ligoj: la teksto de “El la Verda Biblio”.
Iom pri nia kara Jerzy…
Jerzy Fornal dum la registrado septembre en 2012
Subite, dum kiam ni revenis el somerumado, atingis nin tristiga informo pri morto de nia kara kunlaboranto Jerzy Fornal. Rekonata voĉe kiel Korvaks el la serio de instru-filmetoj pri Mazi, kunfondinto de teatro Espero, en kiu rolis sur scenejoj ekde kvindekaj jaroj, fakte ĝis siaj lastaj jaroj restis tre aktiva. Li forpasis en aĝo de 86 jaroj, la 31-an de aŭgusto 2013 en Varsovio. Elstara teatra kaj televida aktoro, ligita inter alie kun Nacia Teatro en Varsovio, kaj nia kara kunlaboranto, kiu ne nur ĉiam invitadis nin al teatro kaj mimaj spektaktoj, sed ankaŭ fidele kunlaboris kun ni por ke la programoj estu ankoraŭ pli valoraj kaj interesaj…
Dankon Jerzy!
-
Pingback de Varsovia Vento Elsendoj · La 78a elsendo en 2012/03/01 je 19:39
-
Pingback de Varsovia Vento Elsendoj · La 80a elsendo en 2012/06/09 je 13:09
-
Aniaro… brilega programero!
-
Mirinde! Simple nekredeble!!! Dankegon!!!!!
-
Bonega
-
Kara amiko.
Mi deziras amikighi kun tre fratece kaj tutkore. Mi estas en Senegalo. Mi deziras ke vi vizitu min en Senegalo. Se vi konsentasn do mi atendas vian respondon.
WOUDJI kossi TEL 00221 77 315 21 49-
Dankon pro la invito. Ĉi-jare tamen, dum mia libertempo, iom mi biciklos laŭ marbordo de Pollando, iom ripozos en Italio. Mankos do tempo krome viziti Afrikon, bedaŭrinde
-
-
Dankon por ĉi tiuj apartaj versioj de la radio-teatroj!
-
Hodiaŭ, en la datreveno de Jerzy-naskiĝo, mi aŭskultis ĉion, kion kune ni registris por Varsovia Vento. Jerzy… Mankas vi!
-
Koran dankon kaj gratulon, pro la elstara rememoro, aŭskultebla.
-
27/06/2019
Mi gratulas al vi VV pro ĉio. Speciale pro “Trompo”.
Mi dankas vin pro permesi min elŝuti la mp3 dosieron.
Mi intencas montri ĝin al miaj geamikoj esperantistoj. Mi ne forgesu referencii vin, Varsovia Vento.Amike ekde Meksiko,
Raulo
Ĉu eblas trovi (kie) la skribitan tekston?
11 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: https://www.podkasto.net/arkivejo/radio-teatro/trackback/