Radio-teatro

Jerzy F1
Jerzy Fornal dum registrado de unu el dramoj de la Radio-teatro
Fotis Irek

La enhavo:

Harry Martinson “Aniaro” – en tri partoj,
Emilija Lapenna “Trompo” – tuto,
Izrael Lejzerowicz “El la Verda Biblio” – en ses partoj.

La teatrajn prezentadojn de la radio-teatro vi rajtas uzi nur por via propra ĝuo, lingva perfektiĝo aŭ dum la senpagaj kursoj de Esperanto. Malpermesata estas komerca aŭ alia uzo de la materialo sen anticipa interkonsento kun la redakcio.

Iom pri nia kara Jerzy…

Jerzy F2
Jerzy Fornal dum la registrado julie en 2012
Fotis Irek

Relative baldaŭ, la 31-an de aŭgusto 2023, pasos 10 jarojn de la forpaso. Jerzy Fornal, elstara teatra aktoro, ligita inter alie kun Nacia Teatro en Varsovio, fondinto de Esperanto-teatro Espero, estis nia kara amiko, kunlaboranto.
Informo pri lia morto atingis nin post reveno al Varsovio el somerumado. Mi ne kaŝas, ke ĝi ŝokis nin kvankam post forpaso de lia edzino en 2012, Zofia Banet-Fornal, Jerzy perdis ian nepriskribeblan ĉiaman flamon en la okuloj kaj malsaniĝis. Sed ni havis ja ankoraŭ planojn, kunajn projektojn ne nur registri novajn radio-dramojn, sed ankaŭ instigi junularon aktorumi.

Jerzy estis ĉiam okupita. Regule li partoprenis pantomimajn spektaklojn, ekzercis, aktorumis. En Esperantujo li prezentiĝadis sursceneje dum multaj esperantistaj eventoj kaj renkontiĝoj. En Varsovio, dum kelkaj sinsekvaj jaroj, liajn spektaklojn kun la historia enkonduko de lia edzino eblis ĝui ĉiumonate en Muzeo pri Azio kaj Pacifiko. Tamen, kvazaŭ ironie, la plej konata prezentiĝo de Jerzy evidentiĝis rolo de Korvaks en la porinfana kurso-filmo: Mazi en Gondolando. Jes, post la unua prezento de li kadre de niaj elsendoj tuj ni ricevis salutojn al Korvaks. Kaj kiel Korvaks tiam li respondis. Eĉ voĉe en unu el la elsendoj. Multe li ridis tiam.

Kvankam Jerzy kun Zofia mult-foje iel rilatis kun Varsovia Vento projekto de Radio-Teatro aperis en 2008. Ekde tiam, ĝis fino de 2012, dum niaj renkontiĝoj, plej ofte en mia hejmo, sukcesis ni registri multe da materialo kaj kelkajn dramojn, el kiuj ĝis nun prezentitaj estis nur tri. La aliaj atendas prilaboron. Sed en la decembraj elsendoj, okaze de la naskiĝtago de Ludoviko, vi povas aŭdi lin prezentanta la Zamenhofajn pripensojn kaj poemojn. Dum registrado li ŝatis aktorumi, moviĝi kaj havi almenaŭ simbolian publikon. Aŭskultiloj kun mikrofono, diktafono en poŝo, provoj, provoj, provoj… Mankas tio nun. Vere mankas. Dankon Jerzy!

Irek

Jerzy Fornal – Vikipedio,
Rememoro – Libera Folio.

Harry Martinson “Aniaro”

IMGP8180
Jerzy Fornal en sia lasta granda pezentado de Aniaro dum la 3a JES en Gdansko
Fotis Ivo.

ANIARO OKŁADKA

Sciencfikcia superrigardo al sorto de nia civilizo. Esperanta teksto aranĝita por sursceneja prezentado de Gunnar Gällmo, laŭ traduko de William Auld kaj Bertil Nilsson, legas Jerzy Fornal el la teatro Espero.
Prilaboris kaj muntis Irek.

Enkonduko de Jerzy Fornal – tempo-daŭro: 2:55 – elŝutu

Unu el multaj grandaj spacŝipoj, la Goldondo – Aniaro, forlasas la teron por transporti sklavlaboristojn al Marso. Survoje trafas ĝin la asteroido “Hondo”. Pro katastrofo la spacŝipo difektiĝas kaj povas nek atingi la celon nek reveni. Ĝis la morto de ĉiuj ŝipanoj, dum jarmiloj, ĝi flugas sencele tra la kosma spaco. Enŝipe restas nur la mekanika konsolantino – la Mimo, komputila maŝino parte konstruita parte konstruiĝinta sin mem. Iel ĝi (ŝi) vekiĝas al sendependa vivo, komencas pensi pri la senco de vivo, kaj dum vizio informas pri elpensita de la homo, reĝo de la cindro, giganta bombo „fototurbo”, kiu detruis sian propran planedon. Pripensoj de la maŝino kaj veno al konkludo, ke ne valoras vivi sencele, estas temo de la verko.

Parto 1 – tempo-daŭro: 11:17 – elŝutu

Parto 2 – tempo-daŭro: 11:31 – elŝutu

Parto 3 – tempo-daŭro: 10:14 – elŝutu

Ligoj: Informoj pri la aŭtoro.

Emilija Lapenna “Trompo”

elapenna

Emilija Lapenna, unu el la konataj voĉoj de la Zagreba Radio en Esperanto, naskiĝis la 9-an de majo 1910 en Gorjane, Slovenio, mortis la 19-an de majo 1994 en Zagrebo, Kroatio, Honora Membro de UEA kaj internacie konata movada aktivulo. Legu pli ĉe Vikipedio.

Monologo “Trompo” prezentas plendojn de mortinta, enterigita en hazarda tombo soldato, kies fantomo vekiĝas nokte por rakonti sian tragian seniluziiĝon pri milito. La monologon prezentas Jerzy Fornal el la teatro Espero, registris kaj muntis radio-forme Irek.

Trompo (la tuta monologo) – tempo-daŭro: 17:39 – elŝutu

La redakcia enkonduko – tempo-daŭro: 2:50 – elŝutu

Kelkajn informojn pri la aŭtorinoprezentas: Martusia, Goŝka Me kaj Rudzia.

Ligoj: Informoj pri la aŭtorino.

Izrael Lejzerowicz “El la Verda Biblio”

Humura priskribo de Esperanto-naskiĝo kaj evoluo de la movado, (elektitaj ĉapitroj). Legas Jerzy Fornal el la teatro Espero.
Prilaboris kaj muntis Irek.

verda_biblio

Parto 1 – tempo-daŭro: 10:29 – elŝutu

Parto 2-3 – tempo-daŭro: 10:33 – elŝutu

Parto 4-5 – tempo-daŭro: 8:57 – elŝutu

Parto 6 – tempo-daŭro: 7:52 - elŝutu

Ligoj:

VikipedioLa tekstoEl la Verda Biblio

  1. Aniaro… brilega programero!

    Odpowiedz

  2. Mirinde! Simple nekredeble!!! Dankegon!!!!!

    Odpowiedz

  3. Kara amiko.
    Mi deziras amikighi kun tre fratece kaj tutkore. Mi estas en Senegalo. Mi deziras ke vi vizitu min en Senegalo. Se vi konsentasn do mi atendas vian respondon.
    WOUDJI kossi TEL 00221 77 315 21 49

    Odpowiedz

    1. Dankon pro la invito. Ĉi-jare tamen, dum mia libertempo, iom mi biciklos laŭ marbordo de Pollando, iom ripozos en Italio. Mankos do tempo krome viziti Afrikon, bedaŭrinde :(

  4. Dankon por ĉi tiuj apartaj versioj de la radio-teatroj!

    Odpowiedz

  5. Hodiaŭ, en la datreveno de Jerzy-naskiĝo, mi aŭskultis ĉion, kion kune ni registris por Varsovia Vento. Jerzy… Mankas vi!

    Odpowiedz

  6. Koran dankon kaj gratulon, pro la elstara rememoro, aŭskultebla.

    Odpowiedz

  7. 27/06/2019
    Mi gratulas al vi VV pro ĉio. Speciale pro “Trompo”.
    Mi dankas vin pro permesi min elŝuti la mp3 dosieron.
    Mi intencas montri ĝin al miaj geamikoj esperantistoj. Mi ne forgesu referencii vin, Varsovia Vento.

    Amike ekde Meksiko,

    Raulo

    Ĉu eblas trovi (kie) la skribitan tekston?

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 811 złych chłopców.