La 106a elsendo


Intervjuo kun Jonny M.

La 1a parto (tempo-daŭro 29:10) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:31) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Aŭskultu, ĝuu kaj komprenu – Jonny M. “Dankon!” – sen subtekstoj

Priskribo de la elsendo

La 106a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:10):

  • La redakcia, iom hazarda sonbildo,
  • Muzika premiero! “La Pac’” de Gilberto Gil “A Paz” en Esperanto, voĉo: Éric Languillat, gitaro: Ĵomart Amzeyev, drumo: Rômulo Felicio, traduko: Manolo Pankorbo, produktado: Roĝer Borĝes, vidu la videon sube,
  • En la provizora studio de Varsovia Vento hodiaŭ Martusia, Kasia Ĥo, Goŝka ME, Luana de Mello kaj Irek,
  • Roĝer Borĝes – Kaj Sentiĝas Am’ – el la disko “Sendependa”,
  • Eksterordinare gaja gasto de nia redakcio, Luana de Mello,
  • Poemo de Luana – La nebulo * la poezia retlogo,
  • Jonny M. koncerte kun Meva – Esperanto,
  • La dua muzika intervjuo kun Jonny M. – parto 1,
    La unua intervjuo registrita fine de 2013,
  • Reklamo: Volontulu en Bjalistoko! kontakto: babelturo(ĉe)gmail.com

La 106a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:31):

  • La dua muzika intervjuo kun Jonny M. – parto 2,
  • La historia rememoro pri Edmond Privat – Kasia Ĥo,
  • Babilado de Irek kun BEMI-anoj pri avantaĝoj posedi biciklon, rakontas pri siaj vidpunktoj kaj spertoj: Alina Brücker, Lars Sözüer, Ivo Miesen kaj Carsten Mischke. BEMI – La Biciklista Esperantista Movado Internacia,
  • Salutoj de Luana kaj de la redakcianoj,
  • Jonny M. – Kresku Esperantujo!

Paŝo post paŝo moderniĝas nia retejo. Post aktualigo en la subpaĝoj de Gijom Armide, Anjo Amika kaj LPG venis tempo por Éric Languillat.

La elsendon gvidas Martusia, Kasia Ĥo, Goŝka ME, Luana de Mello kaj Irek,
la filmetoj dank’ al interkonsento kun Roĝer Borĝes kaj Jonny M.,
la sonmaterialojn prilaboris Irek,

  1. Mi skribos la unuan komenton por doni ekzemplon, ke eblas. El kiuj landoj vi estas karaj aŭskultantoj?

    Odpowiedz

  2. Mi estas el Sudtirolo – norda Italio kaj hodiau unuafoje auskultis vian elsendon. Ghi plachis al mi kaj mi daurigos auskultadon.

    Odpowiedz

  3. Mojosega elsendo!! Antaŭen, antaŭen Varsovia Vento!! :)

    Odpowiedz

  4. Mi ĵus nun estas aŭskultanta la plej freŝan elsendon 106 unua parto. Al mi plaĉas la elsendo. En la dua parto de 106a elsendo, mi trovis rememoron pri Edmond Privat. Tiu ĉi temo ege interesas min. Bonvolu daŭrigi kun rememoroj ankaŭ pri aliaj gravaj Esperantistoj. Gratulon al ĉiu kunlaboranto de Varsovia Vento Elsendo, nature ankaŭ al la ĉefredaktoro Riek Bobrzak.

    Odpowiedz

  5. Eble pro mankanta egalesprimeblco neniu kuraĝiĝas danki, sed ĝia foresto ofendas min kaj tial mi sendas multoblan BLAN BLAN BLAN DANKEGON!!!!!

    Odpowiedz

  6. DANKEGON, karaj varsoviaventoentuziasmuloj!!! “Kresku Esperantoooo! Kresku Esperantoooo! (chiki-chiki…) Kreskuuuu Esperantoooo!!!……” :)

    Odpowiedz

  7. Tre amuza elsendo! Bone bone bone! :D
    Irek, tre amuzan fonan muzikon vi elektis por la deklamado de Luana! xD

    Odpowiedz

  8. Mi estas el Britio (nejuna lernanto), sed kiam mi auskultas viajn bonegajn elsendojn, estas kvazau mi veturas en vian (provizoran) studion en Varsovio!
    Plachas al mi, ke viaj elsendoj estas kaj mojosaj kaj seriozaj samtempe – bona miksajho!
    Mi ghuis la felietonon de Kasia Ĥo pri Edmond Privat, tre simpatia homo, mi kredas. Mi esperas auskulti pluajn tiajn artiklojn.
    Ankau la etoso de via studio estas bonega – kun bela sono de ridado (chu de Martusia?). Tia ridado plibonigas la mondon.
    Entute, mi diras kun Luana: bone, bone, bone! Multdankon!

    Odpowiedz

  9. Saluton kaj ĉion bonan al vi el Portlando, Oregono, Usono!

    Odpowiedz

  10. Post kiam mi sxaltas mian komputilon, mi vole nevole vizitas la retpagxon de Varsovia Vento por kontroli ,cxu al ni nova programo venas aux ne?cxar la enhavo de cxiuj programoj en Varsovia Vento placxas al mi ,kaj cxiam kun granda intereso mi auxskultas gxiajn cxiujn elsendojn .Ecx mi elsxultas ilin en mian posxtelefonon por mia ofta auxskultado.dum mia auxskultado ,mi povas ne nur akiri informojn interesajn kaj malfacile akireblajn sed ankaux altigi mian auxdkapablon en nia esperantujo.Elkoran dankon al cxiuj geamikoj en la redakcio ,precipe al Irek,la cxefredaktoro de la retradio.
    Mi estas via cxina sincera auxskultanto kaj volas kontaktigxi kun via grupo.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 866 złych chłopców.