La 1a parto (tempo-daŭro 30:39) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:46) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Kapriol’ dum Arkones ’2010 – fotis Ivo
Priskribo de la elsendo
La 63a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:39):
- Enkonduko en la programon – Irek,
- Sonraporto pri la agado esperantista dum Tago de Diverseco en Varsovio,
- Intervjuo kun Urlich Lins.
La 63a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:46):
- Muzika intervjuo kun Kapriol’,
- Informo pri la baldaŭa kunveno de PEJ en Bjalistoko,
- Sonraporto pri la Homara Festo en Francio,
- Rakonto pri alveno de Stefan en Malezion – ŝajne la parto 1,
ligilo al Stefan kaj Emĉjo ĉe Radio-Nokto, - Martusia kun Goŝka ME trarigardas la reagojn.
En la programo aperas E-muziko de Platano, Kapriol’, Pafklik kaj Hujan (en la malaja).
- Reklamo de la 2a Junulara E-Semajno, JES,
- Nova podkasto!!! Panama Radio.
La sonmaterialojn kolektis Irek, Platano kaj Martusia.
La elsendon kontribuis Platano, Stefan kaj Ray, kompilis Irek.