La 70a elsendo

capeloj
Ĉapeloj –
la unua animacia filmeto en Esperanto

La 1a parto (tempo-daŭro 31:54) eŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 31:40) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Priskribo de la elsendo

La 70a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:54):

  • Enkonduko de Irek,
  • Skoltoj trejnseminarias en Varsovio – informo,
  • Subitaj gastoj el Litovio kaj Aŭstrio en la kluba verdejo,
  • Raporto de Betty – Prelegeto pri DCF (Dana Asocio de Biciklantoj), prezentas Jens S. Larsen – teksto de la prelego,
  • Respondo al Mazi de Krokoloko,
  • Intervjuo kun Simono Keith Barney – parto 1.

La 70a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:40):

En la programo aperas muziko de Georgo Handzlik, Gijom ArmidePlatano, La Perdita Generaci kaj Inicialoj DC.

La sonmaterialojn kolektis Irek kaj Marta (Martusia), la elsendon kompilis Irek.

  1. Mi respondas al Ben… Temas pri tiu kanto:

    “4. Whity -Remixtape part.1- (prod Kaneyking)”

    http://hiphopesperanto.blogspot.com/2010/07/whity-black-esperanto-franclingve.html

    Esperanto: Lingvo kiu helpas francoj intersxangxi francajn repajxojn ;)

    http://hiphopesperanto.blogspot.com/2011/02/eo-fr-hiphopa-kompilo-vol2-100-en.html

    Odpowiedz

  2. Jen ege interesa kaj vigla podkasto. Mi tutkore gratulas vin, kaj mi antaŭĝojas aŭskulti la venontan elsendon.

    Odpowiedz

  3. sekvan fojon ni enmetos mikrofonon al Rudzia buŝo por ke ŝi estu aŭdebla

    Odpowiedz

  4. Saluton. Por mi, maljunulo via lasta podkasto estis ege amuza, kiel ankau la filmeto “Chapeloj”. Dankon!

    Printempajn salutojn el Finnlando,
    amike
    Börje Eriksson

    Odpowiedz

  5. Pri tiu podkasto?
    Do, klera kaj kultura
    altkvalita kaj bonsoneca (ankaux kaj tiu sono….. IREK) estas.
    simpe…GRATULOJN!!!!:)

    Odpowiedz

  6. Aŭskulti vin estas tre agrable!

    Altkvalitan sonregistraĵon vi montras al ni. Bonan enhavon vi dissendas. Esperantan Kulturon vi konigas kaj amuzaj knabinoj ridigas nin! :-) Goŝka ME, Agnieszka Rudzia kaj Marta: daŭrigu ĉiam tiel.

    En la komenco la Senkorpa Mistero… Mi antaŭe ne aŭdis pri “El la Verda Biblio”. Unuafoje mi vidis ĝin. La rakonteto plaĉis al mi. Kontraŭe ne eblas: Radio-teatro tre bone prezentis la 1-an ĉapitron. Mi ne legos la aliajn ĉapitrojn, mi atendos la sekvajn elsendojn el vi.

    Dankon kaj gratulon pro via sendube profesia podkasto!

    Iu senNomulo
    el iu sennoma lando

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 538 759 złych chłopców.