La 93a elsendo

IMG_3806

Saluton! Kadre de la 93a elsendo ni bonvenigas vin al la ses-parta sonraporto pri FESTO, kiu okazis inter 10 – 18.08.2013 en Amikejo Kelmis, en Belgio. En la fejsbuka retejo vi trovos ankaŭ muzikajn filmetojn de la aranĝo. Ĝuu la etoson kaj bonan aŭskultadon!

La 1a parto (tempo-daŭro 30:18) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:15) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 30:49) elŝutu

La 4a parto (tempo-daŭro 31:12) elŝutu

La 5a parto (tempo-daŭro 29:51) elŝutu

La 6a parto (tempo-daŭro 30:08) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

festo-alecxjo
Alekĉjo – la ĉefa kunordiganto de FESTO

Priskribo de la sonraporto

La 93a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:29):

  • Martusia, Chiara, Diana, Platano kaj Irek iom pri la ĉiutaga FESTO-realeco,
  • Enkonduko en la raporton: Alekĉjo kaj Alina,
  • Sonbildo el la trinkejo,
  • Renkontiĝoj kun la organizantoj: Alekĉjo pri la organizaj aferoj de FESTO, Roĉjo prezentas la teman flankon de la renkontiĝo, Flo pri sonsistemo kaj organizado de la koncertoj,
  • Invito en la 2an parton.

En la unua parto vi aŭdas registritaj dum FESTO koncertajn pecojn de Nikolin’, René Biname, Gaetano, fine flutas Christine.
-

nikolin_festo
Nikolin’ – fotis Martusia

La 93a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:15):

  • Martusia, Chiara, Diana, Platano kaj Irek iom pri la ĉiutaga FESTO-realeco,
  • Enkonduko en la raporton: Alekĉjo kaj Alina,
  • Alekĉjo kun Laŭrenzo pri eltrovo de la loko,
  • Ludivine dum la laboro en trinkejo,
  • Nikolin’ pri amo al muziko kaj FESTO,
  • Dominik kun Meva kaj Adeline pri trezorserĉado,
  • Ana kun Rolando kaj Lila pri helpado,
  • Flo kaj Luko pri koncerto de Kapriol’,
  • Kapriol’ freŝe post la koncerto.

Kapriol’ filme el la koncerto:

En la dua parto vi aŭdas registritaj dum FESTO koncertajn pecojn de Martin, Nikolin’, Kapriol’, Martin kun Kimo, kaj Kimo. Nikolin’ dum kantado akompanas gitare Laŭrenzo. Violone ludas Sebastian – La Kuracistoj.
-

festo_infanoj
Infanoj dum FESTO – fotis Ivo Miesen.

La 93a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:49):

  • Martusia, Chiara, Diana, Platano kaj Irek iom pri la ĉiutaga FESTO-realeco,
  • Enkonduko en la raporton: Alekĉjo kaj Alina,
  • Chiara kun Ŝtonĉjo pri diferencoj inter vegetaranismo, vegataĵanismo, veganismo kaj pri kuirejo,
  • Laŭtema sonbildo el la manĝejo,
  • Diana kun Platano pri hip-hop ateliero,
  • Nils pri kinejo dum FESTO,
  • Miko kun Hugo kaj Ingolf pri etaj infanoj dum la E-aranĝoj.

Platano dum la koncerto:

En la tria parto vi aŭdas registritaj dum FESTO koncertajn pecojn de Ĵomart kaj Nataŝa, Platano kaj Kajto. Dum intervjuo de Miko aŭdeblas tubo de Céline kaj korusa kantado el dum ateliero de Laŭrenzo.
-

gurdo
Nikolin’ kun Lila dum la gurdo-prezentado

La 93a elsendo – la 4a parto (tempo-daŭro 31:12):

  • Martusia, Chiara, Diana, Platano kaj Irek salutas,
  • Enkonduko en la raporton: Alekĉjo kaj Alina,
  • Chiara kun Michele pri la unua ekskurso,
  • Agata demandas Ivon pri ŝanĝantaj landlimoj,
  • Sonbildo de la gitara ateliero de Ĵomart,
  • Renkontiĝo kun Ĵomart kaj Nataŝa, Irek,
  • Chiara kun Ĵenja kaj Thomas pri la dua ekskurso,
  • Sonbildo pri la gurdo-prezentado de Nikolin’,
  • Pri la bicikla karavano Martusia kun Alina.

Ĵomart kaj Nataŝa dum koncerto:

En la kvara parto vi aŭdas registritaj dum FESTO koncertajn pecojn de Platano, Jonny M., Ĵomart kaj Nataŝa kaj Nikolin’. Kun Platano kantas Omar kaj Jonny M., al Nikolin’ sursceneje akompanas gitare Laŭrenzo.
-

david-grafiko
Grafikaĵoj de David – foto Laŭrenzo

La 93a elsendo – la 5a parto (tempo-daŭro 29:51):

  • Martusia, Chiara, Diana, Platano kaj Irek iom pri la ateliera programo,
  • Enkonduko en la raporton: Alekĉjo kaj Alina,
  • Renkontiĝo kun Martin post koncertoj,
  • Sonbildo pri kanto-ateliero de Laŭrenzo,
  • Manuela kun Martusia pri kunlaboraj ludoj,
  • Ana kun Livnjo pri helpado en kuirejo,
  • David pri la pentra ateliero,
  • Sonbildo pri kanto-ateliero de Kajto,
  • Renkontiĝo kun Kajto.

Kajto filme dum la ateliero:

En la kvina parto vi aŭdas registritaj dum FESTO koncertajn pecojn de Kajto, Martin kun Kim kaj Jonny M.
-

festo6
La etoso laŭ Ivo Miesen.

La 93a elsendo – la 6a parto (tempo-daŭro 30:08):

  • Jonny M. preskaŭ tuj post la koncerto,
  • Martusia, Chiara, Diana, Platano kaj Irek iom pri la programo,
  • Enkonduko en la raporton: Alekĉjo kaj Alina,
  • Kim pri la koncerta repertuaro de Amplifiki,
  • Sonbildo pri kanto-ateliero de Laŭrenzo,
  • Martusia kaj Agata kun Manuela pri la Internacia Vespero,
    Franclingva poemo de Manuela,
  • Renkontiĝo de Irek kun la brazilanoj: Luana koncize pri la eŭropa turneo, Juliana pri FESTO kaj la venontjara IJK, kunbabilas “duonbrazilanoj” Martin kaj Aleĉjo.
  • Ana kun Céline pri ŝia kontribuado,
  • Kion ŝatas manĝi eta kuniklo de Livnjo,
  • Irek kun Julia pri Gufujo,
  • Adiaŭo kaj dankoj.

Jonny M. filme

Filme el la koncerto de Kim kaj Martin:

  • Kim J. Henriksen & Martin Wiese – Aline,
  • Martin Wiese & Kim J. Henriksen – Marie.

En la sesa parto vi aŭdas registritaj dum FESTO koncertajn pecojn de Martin kun Kim, de La Kuracistoj kaj Jonny M. Komence de la intervjuo kun Livnjo pri eta kuniklo ludas la ĉefkuiristo Ŝtonĉjo.

La sonmaterialojn al ĉiuj partoj kolektis por vi Martusia, Agata, Chiara, Ana, Diana, Miko, Dominik, Platano, Alekĉjo kaj Irek. Dankon al ĉiuj pro la redakcia kunlaboro, al Flo kaj Melono pro helpo dum la registrado de la koncertoj, kaj al ĉiuj artistoj, kiuj konsentis esti intervjuitaj kaj publiki la koncertajn registraĵojn!

“Ne ploru ni. Tamen FESTO plu daŭras!”. / Platano
-
festo

  1. parto 1 – aŭskultita!

    Odpowiedz

  2. dankon pro via elsendo, mi tre sxatas gxin kaj scias ke gxi postulas multe da laboro

    Odpowiedz

  3. Maratona elsendo! Kiom laboremas vi lastatempe, kaj kiom ni devas labori por perdi neniun parton :-)
    Gratulon. La kvin unuaj partoj estas ja tute interesaj. Ni atendos la sesan

    Odpowiedz

  4. Pere de la podkastoj mi povas scii kiom mi perdis dum la unuaj 4 tagoj de FESTO. Dankon pro la laboro!

    Odpowiedz

  5. Tre bonaj elsendoj! Dankon Irek, vera ĵurnalismo de tereno! :D

    Odpowiedz

  6. Bonege !

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 878 złych chłopców.