La 95a elsendo

PDVD_011
Martin Wiese dum Arkones.

La 1a parto (tempo-daŭro 30:07) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:51) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 31:00) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

flo1
Floréal Martorell dum la laboro.

Priskribo de la elsendo

La 95a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:07):

  • Martin Wiese, koncerte: Nova Jaro,
  • Enkonduko de Irek kaj Martusia – ni komencas kolekti viajn novjarajn bondezirojn por la finanta la jaron elsendo – viajn mp3-ojn sendu al: podkasto(ĉe)onet.eu,
    En la redakcio krome: Goŝka Me, Agata, Kasia Ĥo, Kasia To kaj Miłosz (Miŭoŝ) * fotoj,
  • Éric Languillat (i.d.c.): En mia ĉambret’ * filme,
  • Priparolo de la 256 numero de Kontakto - parto 1,
  • Renkontiĝo de Irek kun István Ertl, redaktoro de Kontakto en la jaroj 1990 – 1991,
  • Gijom Armide: Amo kaj Asfalto * filme,
  • Intervjuo kun Martin Wiese – parto 1,
  • Martin Wiese, vive: Gefratoj * premiero!

La 95a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:51):

La 95a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 31:00):

heidi1
Heidi Goes en la indonezia radio-elsendejo.

La lastan eldonon de Kontakto priparolas: Martusia, Goŝka Me, Agata, Kasia Ĥo, Kasia To kaj Miłosz (Miŭoŝ).

La sonmaterialojn registris Irek kaj Martusia, prilaboris Irek kaj Martusia.

Atenton! Ni komencas kolekti la novjarajn bondezirojn! Sendu vian kontribuon se vi deziras aperi inter aliaj en la 97a festa elsendo!
Limdato ĝis la 15a de decembro, maksimuma daŭro 1 minuto. La redakcia retadreso: podkasto(ĉe)onet.eu.

  1. Heidi Goes petas helpon por la agado en Orienta Timoro. Tamen, pro tio ke intertempe (la intervjuo okazis la 17an de novembro) la aŭstralianoj decidis tamen ne financi la partoprenon de orienttimoranoj al ilia kongreso kaj kursaro. Mondonacoj estas tamen bonvenaj por eble partoprenigi orienttimoranojn al aliaj eksterlandaj kursoj aŭ kongresoj.

    Odpowiedz

  2. mi volas saluti al cxiuj auxskultantoj de nia varsovia vento,sed mi ne scias ,al kiu mian novjarsalutan paroladon mi sendos .Cxiuj programoj de la vento placxas al mi ,kaj mi cxiam kun granda plezuro kaj gxojo gxuas vian elsendon.Elkoran dankon pro via lerta redaktado.
    en mia lando .cxinio, multaj esperantistoj estas viglaj kaj bedauxrinde ne havas sxancon renkontigxi kun euxropaj geamikoj pro longa distanco.sed felicxe nun la interreto estas bona por nia kontaktado,cxar gxi liveras al ni eblecon fari vocxan interparoladon

    Odpowiedz

    1. Saluton Verdeca! Dankon pro via interesiĝo!!! Do, sendu registritajn plej bone mp3-forme novjarajn bondezirojn al la redakcia retadreso: podkasto(ĉe)onet.eu. Limdato ĝis la 15a de decembro, maksimuma daŭro 1 minuto. La festa 97a elsendo, kun la bondeziroj, aperos la 23an de decembro.

  3. Interesa elsendo! Mi finfine dediĉis mian tempon al aŭskultado. Mankas tempo por ĉio aŭskulti kaj legi, bedaŭrinde! Por la Nova Jaro mi demandis al Sinterklaas, Święty Mikołaj, Дед Мороз, Sankta Nikolao pli da tempo, do espereble en 2014 mi sukcesos plibonigi mian aŭskult- kaj legad-moralon! Sukceson kaj saluton al Varsovia Vento!

    Odpowiedz

  4. Bedauxrinde. la retadreso( podkasto(ĉe)onet.eu) estas nepermesite malfermita por mi .

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 868 złych chłopców.