La 103a elsendo


2014.09.27 Pollando. Grandega torto okaze da la jubilea 30a Arkones.

La 1a parto (tempo-daŭro 29:27) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:17) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 31:48) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Fragmento de ĵus kreata filmo pri la 30a Arkones kun sono el la elsendo

Priskribo de la elsendo

La 103a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:27):

  • Gijom Armide, gaste Veronika Poór – Paroloj,
  • Enkonduko en la programon: Martusia kaj Irek.
    La subpaĝo de Gijom * klaku, kaj nepre opiniu, sugestu, konsilu forme de komento aŭ ĉe la fejsbuka grupo de Varsovia Vento,
  • La 30a ARKONES, la Artaj Konfrontoj en Esperanto,
    Pri la evento rakontas:
    Tobiasz Kazimierski – la ĉeforganizanto, kiu ankaŭ en la filmo sube,
    Ela Malik – la organiza teamo,
    Wiesław Libner – la organiza teamo,
    Katalin Kováts – gvidantino de la porinstruista retejo: Edukado.net,
    Barbara Pietrzak – la Pola RetRadio en Esperanto,
  • Anjo Amika – Volus mi * filme,
  • Prigramatika renkontiĝo kun Bertilo Wennergren – parto 1.
    La gramatika retejo de Bertilo,
  • Reklamo:
    28.12.2014 – 04.01.2015 Junulara E-Semajno, JES
    Weißwasser, Germanio.

La 103a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:17):

  • Prigramatika renkontiĝo kun Bertilo Wennergren – parto 2,
    La gramatika retejo de Bertilo,
  • Bertilo kun Birke – Lasu min sonĝi * filme – sub la priskribo,
  • La 30a ARKONES, la Artaj Konfrontoj en Esperanto,
    Pri la evento rakontas:
    Zsófia Kóródy – la instruistino ĉe UAM,
    Peter Zilvar – el la E-urbo Herzberg am Harz,
    Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov el La Ondo de Esperanto,
    Mirejo Grosjean – la prezidantino de ILEI,
    Robert Kamiński – la ĉefredaktoro de la Pola Esperantisto,
  • Pri novaj eldonaĵoj respondas Tomasz Chmielik, tradukisto kaj eldonisto – parto 1,
    Kontakto: Tomasz – Fejsbuko.

La 103a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 31:48):

  • Pri novaj eldonaĵoj respondas Tomasz Chmielik, tradukisto kaj eldonisto – parto 2,
  • Bertilo kun Birke – La kolombo * filme,
  • La 30a ARKONES, la Artaj Konfrontoj en Esperanto,
    Pri la evento rakontas:
    Tobiasz Kubisiowski el Pollando,
    Magdalena Tatara el Pollando,
    Georgo Handzlik – La bardo sen barbo,
    Fátima Jiménez García el Hispanio,
    Joel Ericson el Svedio,
    Anjo Amika – La kantistino – vizitu la aktualigitan subpaĝon,
  • Anjo Amika – Trovis mi patrujon * filme ĉe YouTube,
  • Toshiomi Okuwaki pri prezentado de Oomoto-kulturo,
    Kunkantas Satomi Ŝibata,
  • Adiaŭo de Martusia kaj Irek,
  • Bertilo kun Birke – Azil’ en Paradizo * teksto.

Al la temo de Arkones ni revenos ankoraŭ en la 104a elsendo, en kiu ankaŭ freŝa raporto el la Zamenhofaj E-Tagoj en Bjalistoko, kiuj kiel ĉiu-jare okazos decembre.

La elsendon gvidas Martusia kaj Irek.
La sonmaterialojn registris Irek, Agnieszka (Rudzia) kaj Kasia Ĥo, prilaboris Irek.

  1. Irek, atentu ke la RSS denove ne funkcias, kaj do ne eblas aboni per iTunes aŭ simile. Cetere, aŭskultita la 1a parto. Interesega, kiel ĉiam, gratulon, blablabla!

    Odpowiedz

  2. Tre bona filmo! Mi multe ŝatas ĝin! Bona prezentado de la etoso, la enkonduko farita de Tobiasz., kaj elekto de agadoj filmitaj, kaj ĝia vigla enscenigo! Gratulon!! Ni esperas la venontan parton!

    Odpowiedz

  3. Miaopinie, estas tiel bona, kiel mi jam vidis la ŝanĝojn. La filmetoj estu en aparta subpaĝo nur en kazo, se pri la artisto mem ne ekzistas subpaĝo. Sed ene de subpaĝo de artisto(j), laŭ mi estus pli bone ankaŭ filmetojn meti, se jam estas, lasi tie.

    Odpowiedz

  4. Shajnas al mi, ke chio nova estas unu pasho antauen. Plachas al mi, ke oni povas ricevi aldonan informon pri partoprenantoj de la elsendo tuj, simple klakante la klavon. Dankon, karaj amikoj!

    Odpowiedz

  5. La filmetoj ne ĝenas (fakte plaĉas) al mi, sed kiam tiuj plimultiĝos eble la retejo perdos sian klarecon. Mi ne multe uzas la retejon, ĉar la elsendoj kutime tute aŭtomate aperas en mian podkastan programon.

    Odpowiedz

  6. Jes, ĝuste diskuto inter ni daŭras pri tio, ĉu pro la filmetoj la retejo ne perdos sian ĝisnunan modestan klarecon, Ewald. Vi trafis. Sed… Persone, en estonteco, mi ŝatus prezenti apud la elsendoj ankaŭ filmetoj, kiuj iel ilustros la sonon, speciale pri eventoj. Ankaŭ intervjuo kun artisto meritus ian filman prezentadon, mi pensas. Mi opinias do unu aŭ du filmetoj aldone, maksimume. Kelkaj opinias nur unu anstataŭ la foto, la aliaj parolas pri aparta subpaĝo, sed tio ja postulas ankoraŭ pli da laboro. Trovi la oran solvon ne ĉiam facilas.
    Dankon Anjo kaj Марина pri viaj rimarkoj! Ĝojas, ke pere de via vidpunkto ankaŭ vi helpas kunkrei utilecon de la retejo!

    Odpowiedz

  7. Vi povus pensi pri ŝanĝi la maldekstran kolumnon. La lastaj elsendoj povus esti translokiĝitaj al “arkivejo” (eble pere de “drop-down” menuoj) kaj la ligiloj al “ligiloj”. Tiel vi havus la maldekstran kolumnon por (iom pli malgrandaj) fotoj kaj filmetoj. La avantaĝo estus havi tute klaran dekstran kolumnon.

    Odpowiedz

  8. Kiom agrable estas post kelkaj monatoj rememori pri Arkones, pri la belegaj koncertoj kaj unika etoso! Dankon al ĉiuj VV-anoj pro tiu ĉi kaj ĉiuj aliaj elsendoj! <3

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 879 złych chłopców.