La 112a elsendo


Luana kun Jesper Jacobsen dum la intervjuo pri energi-politiko

La 1a parto (tempo-daŭro 29:27) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 29:42) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 30:59) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Ĵomart kaj Nataŝa - Ho mia kor’

Priskribo de la elsendo

La 112a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:27):

  • Platano – 2016-2,
  • Enkonduko de Martusia kaj Irek, dume kelkaj son-bildoj el la 1a elsendo,
  • Jacques Yvart – La korpo eŭropa,
  • Angulo de Istvan Ertl – Vintra Nasko,
  • Espo Despo – Libere-Aere,
  • Irek kun Roman Dobrzyński pri Sinjoro Tadeo en traduko de Antoni Grabowski – parto 1.
  • Reklamo: La 75a Hispana Kongreso de Esperanto.

En la parto aŭdeblas fragmentoj de la 1a elsendo de Varsovia Vento kaj voĉoj de niaj delonge karaj geamikoj

La 112a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:42):

La 112a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:59):

  • Redakcie pri la 269/270a nro de Kontakto – elektitajn artikolojn prezentas: Martusia, Marek, Goŝka ME, Kasia Ĥo,
  • Eterne Rima – Du literoj,
  • Luana kun Jesper Jacobsen pri energi-politiko kaj la klimata ŝanĝiĝo,
  • Adiaŭo de Martusia kaj Irek,
  • Pafklik – Gangstero esperantista.

La elsendon gvidas Martusia kaj Irek,
la sonmaterialojn registris Luana kaj Irek,
la tuton prilaboris Irek.

  1. Magia elsendo! Saluton al knabinoj!

    Odpowiedz

    1. Dankon! :)

    2. Kiel cxarme! finfine iu salutis nin :) Dankon Harry P. , kisojn kaj varmajn resalutojn el malvarma nuntempe Varsovio!

  2. Ĉion bonan por via 10-jariĝo!

    Odpowiedz

  3. Elkore dankas mi al vi chiuj,karaj, la tuta teAmo de Varsovia Vento..!!
    Jes, chiu elsendo estas pli bona ol la antaua..!! :-) )
    Gratulojn pro chi unuaj dek jaroj..!!!
    Ni denove festos ghin en Herrera del Duque, dum la 75a Hispana Kongreso de Esperanto…..!!!
    Brakumojn..!!

    Odpowiedz

  4. Multajn gratulojn okaze de la 10-jara jubileo! Multajn novajn dekojn da jaroj kun la sama grandega sukceso! :-)

    Odpowiedz

  5. Gratulon al vi cxiuj pro via grandega atingo!

    Kiam mi auxskultas VVon, mi havas senton, ke mi cxeestas en eta mojosa klubo ie (provizore!) en Varsovio, kun bonaj muzikistoj kaj bonaj homoj enirantaj kaj elirantaj dauxre, farante agraban etoson por la klientaro.

    Odpowiedz

  6. Ege interesaj programeroj, ĉiuj ili. La intervjuo de Jesper estas tute flua lingve kaj ekvilibra enhave, kion plian deziri? Ankaŭ mojosas la intervjuo al Ĵomart kaj Nataŝa; ni vidos ilin baldaŭ en Hispanio, ĉu ne? Kaj Roman, kaj istván… kaj la Hispana kongreso :-) Ĉio rekomendinda!

    Odpowiedz

  7. Malfrue, sed elkore mi deziras multe da pliaj 10 jarojn, al via laboro multe da forto, bonan sanon, kaj multe da sukcesoj.

    Varsovia Vento bla, bla, bla.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 768 złych chłopców.