La 86a elsendo

IMGP2914
LPG dum brava koncerto

La 1a parto (tempo-daŭro 29:42) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 29:46) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 28:16) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

jes-41
La 4a Junulara E-Semajno en Naumburg – Saale

Priskribo de la elsendo

La 86a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:42):

  • La unua novjara renkontiĝo de la redakcio kun gastoj,
  • La novjaraj bondeziroj de la JES-partoprenantoj,
  • La unua esperantista aranĝo de Kaŝi,
  • Pri la agado de la Irana E-Asocio rakontas Omid,
  • La novjaraj bondeziroj de la JES-partoprenantoj,
  • Fábio pri la Nova’ 13 en Pipa, Brazilo – parto 1.

La 86a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:46):

  • Fábio pri la Nova’ 13 en Pipa,, Brazilo – parto 2,
  • Iom pri la esperantistaj eventoj kaj aranĝoj en la nova jaro,
  • La novjaraj bondeziroj de la JES-partoprenantoj,
  • Klera pri agado de la Moskva E-Asovio MASI.

La 86a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 28:16):

  • Mallonga prezentiĝo kun salutoj de 42,
  • La novjaraj bondeziroj de la JES-partoprenantoj,
  • Redakcie iom pri Jonny M.,
  • La novjaraj bondeziroj de la JES-partoprenantoj,
  • Pri mankoj de la JES, inter alie pri manko de Martin Wiese.
  • Dankojn al vi :)

Du kantojn de la elsendo vi povas spekti ankaŭ video-forme:

En la programo vive registrita muziko dum la JES-koncertoj, Tone, Gijom, La Perdita Generacio, Jonny M., Éric Languillat (i.d.c.)Ĵele (Ĵenia kaj Lena), Platano, JoMo, Kim kun Danghera, 42 + Kuracistoj = La Okulvitroj (ankoraŭ sen Flegistinoj).

La programon gvidas Irek, Martusia, Karina, Goŝka ME, Agnieszka Ruda, gaste Gunnar, Aleksander, Sergeo kaj Andreo (Andrzej KaBum).

La sonmaterialojn registris Dominik, Irek kaj Marta,  prilaboris Irek kaj Marta, la muzikon helpis registri Riccardo.

  1. …Naumburgo sen ni… :(

    Odpowiedz

  2. Kion signifas finfine Pipa pole …Mi imagas ke signifas same tio kio greke ankaux signifas, cxu ne ?

    Odpowiedz

  3. pipo estas kajto

    Odpowiedz

  4. pipa estas kajto

    Odpowiedz

  5. Pipa en la pola… NE. Mi promesis, ke mi ne malkaŝos :) ))

    Odpowiedz

  6. Irek, vi estas sorĉisto! ;)

    Odpowiedz

  7. En la dua parto vi jam malkaŝas la nomon de la loko, kie okazos la 5a JES. Rapida serĉo per Google liveris la nomon “Szczawno-Zdrój” en malsupra Silezujo. Tio kongruus al la pli fruaj onidiroj pri Vroclavo, kiu troviĝas en la sama regiono. Ĉu jam eblas disdoni la informon?

    Odpowiedz

    1. Bela loko, tamen atendu ĝis la komuna decido, ŝajnas komence de februaro.

  8. Precipe en la lasta elsendo plaĉas al mi bondezirojn okaze de la Novjaro. Kun granda ĝojo mi traaŭskultis ĉiujn kantojn. Ĝoigis min tre bela priskribo pri sia esperanta agado tre junajn homojn. Ĉiam kun granda ĝojo mi aŭskultas ĉiujn elsendojn. En la memoro restadas al mi tre interesajn intervuojn kun redaktoro Roman Dobrzyński.

    Odpowiedz

  9. Dankegon pro mirindaj travivaĵoj dum via regule bela elsendo :)

    Odpowiedz

  10. Dio mia, kia etoso!!

    Odpowiedz

  11. Saluton Irek kaj al cxiuj de Varsovia Vento. Mi finis auxskulti jxus la tutajn koncertojn; do, placxas al mi: Kim kun Dangxera aux Kimo J. Henriksen; Blue Life; Martin Wiese; la kanzonojn de Jetpilot; mi rigardis ecx la fotografajxojn de Praia da Pipa kiujn estas tre belaj; mi vidis ecx la du filmetojn pri SES 2010 kaj pri SES 2008 de Somera Esperanto Studado; mi legis ecx MELA nome Verda krokodilo, Kim J. Henriksen en Vikipedio, Amplifiki en Vikipedio, Esperanto Desperado en Vikipedio, la Moskva Esperanto – Asocio “MASI”. Mi dankas al vi kaj al Varsovia Vento eltutkore pro cxi tiu vere mirinde virtuala grandonaco. Amike.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 866 złych chłopców.