La 91a elsendo

20101227 013
Kimo J. Henriksen

La 1a parto (tempo-daŭro 30:16) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:07) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 31:18) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

kim

Priskribo de la elsendo

La 91a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:16):

La 91a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:07):

  • Intervjuo kun Kimo J. Henriksen – parto  2,
  • Kontakto – Goŝka ME pri ĉefartikolo de la 253 numero.
  • Rezultoj de la fejsbuka voĉdonado pri la plej populara muzika video-peco de Varsovia Vento,
  • Praktika kurso de la pola – parto 3: gvidas Karina,
  • La nova konkurso!

La 91a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 31:18):

  • Elektitaj fragmentoj de ankoraŭ neeldonita sona versio de la libro de Roman Dobrzyński “Bona Espero – Idealo kaj Realo“.
    Antaŭparolo de Ludoviko Zalewski-Zamenhof,
    Enkonduko de la aŭtoro,
    El la ĉapitro: Egoisma Altruismo – la 1a parto.

idealo-kaj-realo

La plej ŝatataj laŭ vi video-pecoj de Varsovia Vento:

Plenan liston de la video-pecoj vi trovos en la Arkivejo.

En la programo pecoj kaj komponaĵoj de Kimo J. Henriksen, Amplifiki, SupernovaAlejandro Cossavella, Jonny M, Georgo Handzlik

Dankon al la ĉefredaktoro de Kontakto pro tiel interesa revuo, kaj al Agata pro laboro dum la IJF!

La sonmaterialojn registris Irek, Marta kaj Agata, prilaboris Irek kaj Martusia,

  1. Gratulon!! Tre bona elsendo. Min surprizigis ke Supernova venkis tiun voĉdonadon meze de tiom bonegaj artistoj! =)

    Amike
    Rogener

    Odpowiedz

  2. Mi hazarde malkovris podkastojn de Varsovia Vento antaŭ kelkaj semajnoj (pro profesiaj kialoj mi multe ŝoforas ĉi somere kaj tial serĉis diverslingvajn podkastojn en la reto). Min agrable surprizis la interesa enhavo kaj bonkvalita lingvo de Varsovia Vento. Post aŭdado de la 91-a elsendo, mi elŝutis pliajn elsendojn. Daŭrigu vian bonan laboron!

    Salutas el norda Norvegio francdevena leterportisto…
    Claude

    Odpowiedz

    1. Salut, Claude og hei, Norge! bonkvalita lingvo – mange takk! ni strebas por ke estu tiel, ankaŭ por komencantoj aŭ aŭskultpraktikantoj :)

  3. Koran saluton, karaj geamikoj de Varsovia Vento… kaj TRE KORAN dankon pro viaj podkastoj. Via bonega laboro, kiun mi nedelonge konas, estis la plej plaĉaj, kaj agrablaj surprizoj antaŭ kelkaj jaroj en la vivo de tiu ĉi “nemultepraktikantesperantano”… Via fluida, natura, freŝa, joviala kaj komprenebla prononcado estas unu el la plej favoraj aĵoj por Esperanto kiun mi konas. Dankon denove… daŭrigu tiel longe! (Noto: mi ankoraŭ aŭskultas preskaŭ ĉiutage, kiam mi enlitiĝas, viaj nekredeblaj raportoj el Mazara del Valo..)

    Odpowiedz

    1. komprenebla prononcado :) – kiel mi skribis, dankon, ni strebas! Martusia eĉ kopias kaj aldonas -n-oj, se akuzativo ne estas sufiĉe aŭdebla en nia registraĵo :)

  4. aldonas -n-ojN! nepre!!!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 868 złych chłopców.