La 108a elsendo


Renkontiĝo kun la vinila disko.

La 1a parto (tempo-daŭro 31:33) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:29) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 31:29) elŝutu

La 4a parto (tempo-daŭro 29:30) elŝutu

La 5a parto (tempo-daŭro 31:44) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

La filma ilustrigo… Geomar Martínez Pérez – La revanto

Priskribo de la elsendo

La 108a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:33):

  • La vinila komenco…
    Kun mia virino en la parko de nia parlamento * video kun sama kantisto kaj kanto, sed en la finna lingvo,
  • La redakcia enkonduko de Martusia kaj Irek,
  • La vinila daŭrigo… Malaktualeco aŭ forgesemo? – Irek,
  • L. L.  Zamenhof – Al la fratoj – prezentas Jerzy Fornal,
  • Festivalo de la Tero – Himno en Esperanto,
  • La kvina intervjuo kun Gijom Armide – parto 3,
    pli fruaj intervjuoj: Gijom Armide, oficiala retejo: jadeo.

La 108a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:29):

  • La kvina intervjuo kun Gijom Armide – parto 4,
  • Gijom Armide – Amo kaj Asfalto * teksto,
  • Pripensoj de Martusia: forgesemo, rilate al la klubanoj, sed ne nur,
  • La vinila daŭrigo… Forgesitaj kantoj?
    Paivi Panu – Ĉiuj homoj,
    Komento de Irek,
    Miŝo Zdravev – Rapotamo.

La 108a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 31:29):

  • Intervjuo kun la unua gasto de la provizora studio, Geomar Martínez Pérez el Kubo,
  • La historiaj rememoroj – la patro de la esperantista poezio, Antoni Grabowski, prezentas Martusia,
  • Martin & La Talpoj – La vekiĝo * teksto, el la nova KD “Superbazaro“,
  • Libroservo sen limigoj  – renkontiĝo kun Johano Pachter, biblioteka arkivisto kaj libroservisto el Berlino.

La 108a elsendo – la 4a parto (tempo-daŭro 29:30):

  • Intervjuo kun la dua gasto de la provizora studio, Ilia Sumilfia Devi el Indonezio,
  • Alejandro Cossavella – Raŭkaj krioj de la ver’,
  • Surpriza kradrostado vespermanĝa kun la muzika teamo de Ŝanĝo,
  • Ŝanĝo – Kapricemaj Animoj * filme,
  • Roman Dobrzyński pri apero kaj realigo de ideo krei la portelevidan kurson de Eo “Mazi” – parto 3,
    komenco en la 107a elsendo,
  • Platano – Mens’ bilboka.

La 108a elsendo – la 5a parto (tempo-daŭro 31:44):

  • Roman Dobrzyński pri apero kaj realigo de ideo krei la portelevidan kurson de Eo “Mazi” – parto 4,
  • La bona feino Amenta kaj s-ro Akuku – kontribuo de Luis Jorge Santos Morales – La retejo de Luis,
  • La adiaŭaj vortoj de Martusia kaj Irek,
  • Gijom Armide – La fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malafabla reĝo de Braĝujo.

La elsendon gvidas Martusia kaj Irek,
la sonmaterialojn prilaboris Irek.

Kaj… Venis la somera paŭzo. La sekva elsendo aŭtune,
post la 31a Arkones. Bonan libertempumadon!

  1. :D Mojose bla bla bla ^^

    Odpowiedz

  2. Mauri Antero Numminen, memnomita popolartisto ege populara dum pli ol kvindek jaroj, estas unu el la geknaboj lernintaj Esperanton en la liceo de Somero dum la rektoreco de Joel Vilkki. Vidu pri Numminen (germane, angle, svede, finne)

    http://www.manumminen.com/fi/who

    kaj pri Vilkki (kaj ankaux Esperante pri Numminen en Vikipedio)

    https://eo.wikipedia.org/wiki/Joel_Vilkki

    Lernanto cxe Vilkki (sed ne estas sciate, cxu eklernis Esperanton) estis ankaux la granda klasikulo de la ora epoko de la Finnlanda tango, Unto Mononen (1930 – 1968), vidu ankaux en Vikipedio. Lia “Satumaa”, “Fabela lando” farigxis kvazaux nacia himno de la lando de la tango kaj de la sopiro. Ne nur sxerce gxi foje estas proponata kiel nacia himno de Finnlando. Jen prezentajxo el filmo (kiun priprezenti aparte indus), plus Esperanta redono por kunkanti:

    https://www.youtube.com/watch?v=4iJzBmszxII

    Fabellando
    Muziko kaj liriko de Unto Mononen (1930 – 1968), esp. Tuomo Grundström

    Sabla strando en la lando ie trans la mar’
    sentas tuŝon, ŝaŭmopluŝon, kison de ondar’.
    Floroj brilas, birdoj trilas tie ĉe aŭror’
    ĉe l’ marplaŭdo pri morgaŭo zorgoj restas for.

    Ho, se mi povus flugi al la lando de fabel’
    kaj tie resti, ĉiam nesti sub la bluĉiel’,
    sed nur senpova, terprizona, povra devas mi
    sopiroplena, terkatena resti tie ĉi.

    Flugu kanto, mesaĝanto trans la horizont’,
    al amata, dezirata estu mia pont’.
    Tien iru, tenerdiru jenon nur de mi:
    Miozoton, kordorloton rajtas sole ŝi.

    Ho, se mi povus flugi al la lando de fabel’
    kaj tie resti, ĉiam nesti sub la bluĉiel’,
    sed nur senpova, terprizona, povra devas mi
    sopiroplena, terkatena resti tie ĉi.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 745 złych chłopców.