La 118a elsendo


“Mi estas poeto de l’ naturo, de la obskuro kaj la klaroskuro, de la paseo kaj de la futuro…” Jorge Camacho.

La 1a parto (tempo-daŭro 29:55) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:06) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 30:30) elŝutu

La 4a parto (tempo-daŭro 30:52) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Turut tutut! REKLAMO. Espo Despo – Prezento de la albumo “Bosniumas”.

Priskribo de la elsendo

La 118a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:55):

En la parto aperas muziko de Espo DespoMartin Strid kaj Gijom Armide.

La 118a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:06)

En la parto aperas muziko de Jacques Yvart kaj Platano.

La 118a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:30):

  • Pri 10 jariĝo de la Esperanto-urbo Herzberg Irek parolas kun Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy – parto 2,
  • Angulo de Istvan Ertl  - Lango morde,
  • Pri la movado en Irano kun Saed Abbasi babilas Irek, Dimi3, Tomio, Sylwia kaj Marta – Irana Esperanto Asocio,
  • La redakcia adiaŭo,
  • Espo Despo – Libro de l’destino.

En la parto aperas muziko de Espo Despo.

Ekskluzive – la 4a parto (tempo-daŭro 30:52):

Ampleksa fragmento el koncerto de La Perdita Generacio dum la 4a JES.

  • La matenrampanto; Riveretoj ĉe mi; Komenciĝas nova viv’; La kosma aventuro; Lasta kanto por eta Tingelingo; Malantaŭen; Naumburgo sen ni.

En la subpaĝo de LPG vi trovos kelkajn filmetojn el la koncerto. Dankon Tomio pro permeso, dankon Anna, Karin kaj Henjo! Neforgesebla koncerto!

La elsendon gvidas Martusia, Agnieszka (Rudzia) kaj Irek, kontribuas Sylwia, la sonmaterialojn registris Irek, prilaboris Irek.

  1. Karaj, la ligilo al la 2-a parto ne estas! =/ Fratan brakumon al ĉiuj VV-anoj! ;-)

    Odpowiedz

    1. Jes, ne estas Fabjo, ĉar laŭplane estus merkrede, tamen aperos pli frue, morgaŭ vespere. Al la tria kaj la kvara partoj ligiloj aperos vendrede – la kvara, aldone, estos ampleksa fragmento el koncerto de LPG el la 4a JES.
      Kaj dankon pro brakumoj! Reciproke :)

  2. Gratulon!

    Odpowiedz

  3. Mi ŝategis ankaŭ tiun ĉi duan parton de la 118a elsendo. Gratulon kaj dankon al Irek kaj al la redakcianoj.

    Odpowiedz

  4. Mi jxus auxskultis :) Dankon Irek – vi faris grandan kaj belan laboron (kiel kutime). Korajn salutojn al cxiuj gastoj kun kiuj mi povas esti en provizora studio de Varsovia Vento (bla bla bla) :) kaj al cxiuj auxskultantoj!

    Odpowiedz

  5. Gratulon kaj bondeziroj al vi chiuj!!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 868 złych chłopców.