La 140a elsendo

hans becklin
Pri tri mejloŝtonegoj en nia literaturo laŭ vidpunkto de Hans Becklin.

La 1a parto (tempo-daŭro 29:47) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 29:23) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 29:19) elŝutu

La 4a parto (tempo-daŭro 31:59) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Subtenu nin: PayPal-konto: podkasto(ĉe)onet.eu

grezuljono
Kulturdomo de Esperanto – Kastelo Greziljono,

Priskribo de la elsendo

La 140a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:47):

  • Kjara -  Lasu min plukanti – el la KD Blua Horizonto,
  • La redakcia enkonduko – Martusia kaj Irek,
  • Toñe - Ĉu,
  • Iom pri la 38a Pola E-Kongreso – Agnieszka,
  • Angulo de Jorge Camacho – Sen gluteno,
  • Kapriol’ – Arbardancu,
  • Pri tri mejloŝtonegoj en nia literaturo laŭ vidpunkto
    de Hans Becklin - parto 1.

La 140 elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:23):

  • Pri tri mejloŝtonegoj en nia literaturo laŭ vidpunkto
    de Hans Becklin - parto 2,
  • Merlin – Estas la leĝo,
  • Angulo de Miguel Fernández - Mateniĝo en grandurbo,
  • Persone – Sola en Vaku’,
  • La poma dieto – Martusia,
  • Ŝanĝo – Kapricemaj animoj,
  • Memoraĵoj de kampara knabo – fragmento – Suso Moinhos,
  • Kio estas la kastelo Greziljono – renkontiĝo kun Jannick
    kaj Gretel Schumann – parto 1.

La 140a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 29:19):

  • Kio estas la kastelo Greziljono – renkontiĝo kun Jannick
    kaj Gretel Schumann – parto 2,
  • Morice Benin – La Landoj Ekzistas Ne,
  • Angulo de Liven Dek – El la koto plej mizera,
  • Kajto – Nokte sur ferdeko,
  • Eta momento kun Mikaelo Bronshteyn,
  • Angulo de Istvan Ertl – Van Gogh.

La 140a elsendo – la 4a parto (tempo-daŭro 31:59):

Koncernaj ligiloj: 

En la varsovia provizora studio, enkonduke: Martusia kaj Irek,
redakcie:
 Agnieszka (Rudzia) kaj Martusia.

La sonmaterialojn registris kaj prilaboris: Irek

  1. Recepto de la poma dieto.

    Unua tago.

    Matenmanĝo: 1 granda pomo, natura jogurto, cinamo. Vi povas fari salaton mem. Lunĉo: Salato kun: 3 pomoj, petroselo, cepo kaj 1 malmola ovo kun vinaigreta saŭco. Vespermanĝo: 2 grandaj pomoj.
    Dum la unua tago vi povas perdi 1 ĝis 2 kilogramojn. En la dua tago de la dieto vi povas perdi kroman kilogramon aŭ 1 kaj duono.

    Dua tago.

    Matenmanĝo: 2 grandaj pomoj, duonan glason da aven-grio kun duon-glaso da sen-kremigita lakto Lunĉo: 2 grandaj pomoj kaj 100 g da rostitaj kokidaj brustoj kun spicaĵoj. Vespermanĝo: 2 pomoj.

    Tria tago.

    Dum la tria tago de la dieto, vi povas perdi ĝis 2 kg de korpa pezo. Matenmanĝo: 2 pomoj, 150 gramoj de duon-grasa kazeo. Lunĉo: 2 tranĉitaj pomoj en la akvo kun citrono kaj 2 kuleroj da mielo. Krome 125 gramoj de duon-grasa kazeo. Vespermanĝo: 50 g de duon-grasa kazeo kun cinamo kaj iom da natura jogurto.

    Kvara tago.

    La kvaran tagon vi povas perdi pliajn 2 kg. Matenmanĝo: Rastitaj 2 grandaj karotoj kun 2 grandaj pomoj. Lunĉo: Same kiel por matenmanĝo plus 100 g da rostitaj aŭ fumigitaj kokidaj brustoj. Vespermanĝo: 2 bakitaj pomoj kun mielo kaj cinamo.

    Kvina tago.

    La kvinan tagon vi perdos du kromajn kilogramojn. Matenmanĝo: 1 kuirigita ovo kaj 1 kuirigita ruĝa beto. Lunĉo: 1 ruĝa beto kun 1 pomo bakitaj kun la citrona suko. Vespermanĝo: Rastitaj karoto kun pomo en dezirata kvanto.

    Sesa tago.

    La sesan tagon manĝu tion, kion oni proponas en la tago unua. Tiel vi perdos kroman kilogramon. La sepan tagon menuo samas al la dua tago. Rezulte vi perdos kilogramon kaj duonon.

    Odpowiedz

  2. Koran dankon, amikoj.

    Odpowiedz

  3. Jam aŭskultite la 140a elsendo. Neniam mi dankos sufiĉe vian laboregon prepari, surbendigi, eldoni kaj elsendi nian tempaltempan dozon da sona Esperanto.
    Daŭru tiel!

    Odpowiedz

  4. Kiam estos la sekva eldono? Mi atendas senpacience!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 854 złych chłopców.