La skajpa deĵorado en la reto.
Por ke vi havu eblon kontribui la programojn je informoj pri la esperantistaj eventoj ĉe vi ktp., kaj vi ne kapablas mem krei son-dosjeron, unu/du-foje dum semajno iu el inter la redakcianoj deĵoros en la reto ĉe la skajpo por registri vian voĉon.
La plej proksimaj deĵoroj laŭ la mezeŭropa tempo:
- Irek, la 28an de februaro (dimanĉo), inter la 11a kaj 12a horoj,
- Irek, la 5an de marto (vendredo), inter la 21a kaj 23a horoj.
- Irek, la 11an de marto (ĵaŭdo),inter la 22a kaj 23a horoj.
2010.03.07 Novaĵo en la arkivejo - La Perdita Generacio 1
La Perdita Generacio naskiĝis por mi dum la 65a IJK en Zakopane. Tiam la unuan fojon mi vidis ilian duonoficialan koncerton en la amaseja manĝejo. Jes mi vidis, ne partoprenis ĝin, ĉar fakte la manĝejon mi vizitis pro la orgaizaj aferoj kaj nur iom restis tie - dum la koncerto nur por vidi kio okazas. Ĉirkaŭ piano kole…ktiĝis tiam Tomio, Martin, Magnus, Tali, Maria, Stefan kaj Ksenia. Mi memoras kiam kantis Tiomio kun Tali kaj la voĉon de Tali mi konservis en la memoro, bela, ĝuis ĝin ankaŭ jaron poste, en Sarajevo, kiam freneze ŝi eniris scenejon por kanti kun jOmO. Tion mi registris, ankoraŭ ne publikis, sed… Venos tempo!
Menciitan koncerton el la IJK mi aŭdis poste. Trafis en miajn manojn duonoficiala, same kiel la koncerto, KD kun prezentitaj en Zakopane kantoj. La duan fojon LPGon mi ĝuis jam plene. En 2008, preskaŭ tuj post eldono de ilia dua disko “Eksplodigos Vian Domon”, la bando prezentiĝis sin dum la Artaj Konfrontoj en Esperanto “Arkones”. Pli frue, en 2007, aperis “Eksenlime”, KD, kiu forte kaptis mian atenton. Ne mire do, ke ĉi-foje mi partoprenis la koncerton ekde komenco ĝis fino.
LPG estas grupo malfacile difinebla laŭ personoj. Dum ĉiuj koncertoj, kiujn ĝis nun mi partoprenis, la konstanta bandano evidentiĝis nur Tomio. Dum Arkones akompanis lin Anna, Karen kaj Magnuso, sed ne tiu kun la fluto, kiun mi vidis en Zakopane. La intervjuo, same kiel la koncertaj pecoj, venas ĝuste de tiu renkontiĝo. Mi estis sub impreso de tiu ĉi koncerto. Grandparte dank’al bonega ekvilibro inter la voĉoj de Tomio, Anna kaj Karen. Poste mi havis plezuron inviti la bandon al AS’2009 en Liptovsky Mikulaŝ, kie kiel ĉiam fervore ili koncertis oficiale kaj neoficiale. Tiam naskiĝis la fama demando pri grandeco de la ŝuoj… Sed tio jam estas alia historio, kiun kun la dua intervjuo mi prezentos en la podkasta arkivejo iom poste.
Nun mi invitas vin rememori la unuan renkontiĝon kun LPG.
Bonan aŭskultadon, bla bla bla :)))
La intervjuo kun La Perdita Generacio
2010.03.04 Arkivejo… Alejandro Cossavella revenas.
Ale aperis ĉe mi hazarde. Subite telefonis al mi amiko, demandis, ĉu mi gastigos eksterlandanon en Varsovio iom pli ol semajno kaj helpos al li trafi al Arkones. Jese mi respondis, kvankam nek mi sciis, kiu venos, nek pli frue la gaston mi konis. Alejandro tuj prezentis sin bona kamarado. Dum vesperoj longe ni babilis …pri la E-muziko - unu el tiuj interparoloj, publikita en la 40a VVE, ĵus aperis en la podkasta arkivejo.
Kiam evidentiĝis ke Ale naskiĝis saman tagon kiel mi komenciĝis longa diboĉado. Matene apenaŭ vivanta iel mi trafis al mia laborejo. Unu vorto: Ĵobrovka! Kelkaj horoj poste Ale dezirinte viziti la urbon rompis ŝlosilon provinte fermi la pordon :))) Tiam naskiĝis la peco “Varsovia - Varsovia”, ĉar dum duono de tago li ne povis foriri la dometon do komencis gitare ekzerci kaj… Aŭskultu atente, en la teksto vi aŭdos pri la ŝlosilo.
Poste kun Ale ni venis al Arkones, kie li prezentis unu el la plej bonaj koncertoj, kiujn en Esperantujo mi aŭdis. Eble tiel ĝi plaĉis al mi, ĉar mi amas ĵazon. Sekve li koncertis en multaj aliaj kluboj, krome dum PSKK kaj NR. Ŝajne ĉie, kie aperis li kun la gitaro okazis neforgeseblaj koncertoj.
Ne ĉio, kion mi registris, estis publikita. Eble iam. Nun mi invitas vin rememori la intervjuon, kiun mi kolorigis per kromaj sonoj. Bonan aŭskultadon!
La intervjuo kun Alejandro Cossavella
Vi rajtas mem anonci ion.
Por ke aperu ĉe la paĝo aperu ankaŭ via anonco uzu la ilon: lasu komenton.
Se vi deziras, ke la mesaĝo aspektu bele kaj havu bildon kontaktiĝu kun la redakcio:
podkasto@onet.eu
Pasporta Servo…
Karaj vojaĝemuloj… la projekto Pasporta Servo 2.0 jam malfermas
al ĉiuj la aliĝon al la servo… do membriĝu kaj ni ĉiuj plibonigu ĝin!
Pri kio vi deziras anonci?
-
Mi gratulas vin!
El Ganao. -
“Komerco”, la listo de IKEF ĉe Google Groups.
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+subscribe@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+unsubscribe@googlegroups.com
IKEF: http://sites.google.com/site/ikefesperanto/
Serĉilo en Esperanto: http://www.google.com/intl/eo/


Abonu podkaston




2 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: http://www.podkasto.net/anoncoj/trackback/