Vi rajtas mem anonci ion
Por ke aperu ĉe la paĝo aperu ankaŭ via anonco uzu la ilon: lasu komenton.
Se vi deziras, ke la mesaĝo aspektu bele kaj havu bildon kontaktiĝu
kun la redakcio: podkasto@onet.eu
La novaĵoj
2012.01.29 Kompletigo de la intervjuoj kun LPG.
Kelkfoje mi promesis, sed ĉiam mankis tempo… Nun la ideo
fariĝis kerno kaj antaŭ vi preskaŭ kompleta materialo
pri LPG publikita en la elsendoj de Varsovia Vento,
kun ankoraŭ neniam publikitaj aldonaĵoj!
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2012.01.21 Intervjuo kun Solotronik.
Solotronik (Eduardo Vargas) estas esperantisto el Hispanio,
profesie muzikisto, konata pro elektronikaj rok-bandoj
Lokomotora Keromnés kaj Ribbentrop Faktorio.
Intervjuo kun Solo jam en akrivejo!
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2012.01.14 Intervjuo kun Johannes Mueller.
Esperantisto el Germanio, private material-inĝiniero,
en Esperantujo instruisto de Esperanto kaj amatora,
plena de flamo muzikisto…
Publikita en la 63a elsendo muzika intervjuo kun
Johannes jam en akrivejo de Varsovia Vento-Elsendoj.
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2011.05.15 Intervjuo kun Eterne Rima.
Eterne Rima, poldevena esperantisto el Japanio, apartenas
ĉefe al la hip-hop’a branĉo de la muzika merkato. /…/
Publikita en la 59a elsendo muzika intervjuo kun unu
el la plej ĉefaj rap-muzikistoj de la movado jam
en akrivejo de Varsovia Vento-Elsendoj.
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2011.05.03 Kia animacio en E-o plej interesus vin?
La 70a elsendo enhavas interparlon kun Simono Keith Barney,
la kreinto de la unua animacia filmeto en Esperanto “Ĉapeloj“.
Dume Simono petas la aŭskultantaron pri helpo decidi,
pri kiu animacia filmeto nun plej valoras okupiĝi?
Klaku la la bildon por ekvidi simplan enketon.
2011.04.18 Intervjuo kun Melono.
En la arkivejo de VVE ĵus aperis la muzika intervjuokun Melono.
Melono ne estas vaste konata en la movado esperantista.
Eble, ĉar ĵazo, kiun li ludas, ne bezonas lingvon alian
ol sia propra, muzika… Bonan re-/aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2011.04.06 Esperanta Kinofestivalo “Kino sen limoj”.
La Unua Esperanta Kinofestivalo okazos de la 10-a ĝis la 13-a
de julio en San-Paŭlo, Brazilo. Ĉiu ajn povas partopreni
en la konkursa programo!
Klaku la baneron por scii pli multe.
2011.04.03 La dua intervjuo kun ĴomArt kaj Nataŝa.
En la arkivejo de VVE ĵus aperis la dua muzika intervjuo
kun Ĵomart kaj Nataŝa. Ambaŭ intervjuoj, el la IJF en 2006
kaj el la JES en 2009, denove aŭskulteblas kaj elŝuteblas.
Bonan re-/aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2011.03.26 Rogener ankaŭ pri E@I kaj Tormenta.
Bonvenon en la arkivejon re-/ aŭskulti du intervjuojn kun Rogener
Pavinsky, kantisto de Supernova, nun redaktoro de la revuo Kontakto.
En la unua intervjuo Rogener rakontas pri la esperantista muzikumado,
en la dua mencias pri kreado de film-serio “Esperanto Estas” kaj sia
blazila rok-bando Tormenta.
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2011.03.20 Pasintjara intervjuo kun FAMo.
En la arkivejo aperis muzika intervjuo kun Fabrice Morandeau, FAMo,
la franca kantisto. Intervjuo estis registrita aprile de 2010 kaj publikita
en la 58a VVE. FAMon intervjuas Irek.
Klaku la foton por ĝin re-/ aŭskulti.
2011.02.18 Pasintjara intervjuo kun Gijom.
En la arkivejo aperis muzika, longa kaj bonega intervjuo kun la franca kantisto
kaj pianisto Gijom Armide. Intervjuo estis registrita januare de 2010
dum la 1a JES kaj publikita en la 57a VVE. Gijom’on intervjuas Irek
en kompanio de Belonia, Mikela kaj Robĉjo.
Klaku la foton por ĝin re-/ aŭskulti.
2011.01.10 Podkastaro, informejo pri la aktualaj elsendoj.
Se vi ŝatas aŭskulti podkastojn kaj vi deziras regule sekvi la plejn aktualajn
programojn, nepre vizitu la ret-paĝon: podkastaro.
Pasporta Servo…
Karaj vojaĝemuloj… la projekto Pasporta Servo 2.0 jam malfermas
al ĉiuj la aliĝon al la servo… do membriĝu kaj ni ĉiuj plibonigu ĝin!
Pri kio vi deziras anonci?
-
Mi gratulas vin!
El Ganao. -
“Komerco”, la listo de IKEF ĉe Google Groups.
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+subscribe@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+unsubscribe@googlegroups.com
IKEF: http://sites.google.com/site/ikefesperanto/
Serĉilo en Esperanto: http://www.google.com/intl/eo/ -
Karaj Geamikoj
Mi deziras inviti vin partopreni en la serĉo de la diversaj tradukoj de naciaj himnoj de la mondo al Esperanto, vizitu nian paĝon ĉe FACEBOOK por vidi kiujn himnojn ni havas jam esperantigitaj kaj kiujn ni tradukas. dankon
wbejaranomx@hotmail.com -
Pingback de Varsovia Vento Elsendoj · La 65a elsendo en 2010/12/06 je 21:16













Abonu podkaston



4 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: http://www.podkasto.net/anoncoj/trackback/