La 100a elsendo

140424P004A
La 100 elsendo!

La 1a parto (tempo-daŭro 30:18) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:50) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 30:32) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

img_5601
Dum la registrado

Priskribo de la elsendo

La 100a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:18):

En la parto malaperis nur duono de la kuko :)

La 100a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:50):

En la parto malaperis la resto de la kuko :)

La 100a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:32):

  • Bondeziroj de Amir Hadžiahmetović * Amir filme,
  • Anonco de interparolo de Irek kun Mikaelo Lineckij pri Ukrainio,
  • La unuan fojon redakcie pri la 259 numero de Kontakto, Kasia Ĥo, Agata, Tomek kaj Goŝka Me,
  • Bondeziroj de Tarcísio Lima,
  • Interparolo de Irek kun Kimo J. Henriksen pri la UK-spertoj,
  • Muzika bondeziro de Emanuele Rovere,
  • Bondeziroj de Irminka,
  • Iom festa renkontiĝo kun la redakcio,
  • Resumo de Irek.

En la parto krome aperas muziko de Platano kaj Alejandro Cossavella.

100b
Dum la registrado

Dankon pro viaj bondeziroj!!!

La elsendon kontribuas Martusia, Goŝka Me, Agnieszka (Rudzia), Kasia Ĥo, Anuś, Miłosz (Miŭoŝ), Tomek kaj Irek.

La sonmaterialojn registris Irek, Martusia kaj Kasia Ĥo, prilaboris Irek kaj Martusia.

  1. Bela etoso, charma muziko, gaja rido, bongusta jubilea kuko, interesegaj intervjuoj, shatata profunda vocho de Irek… Do, kio ankorau…? Chio- chiuj-chiam – plachas al mi! Plurajn sukesojn, karaj VV-kreantoj! Bla-bla-bla!

    Odpowiedz

  2. La 100-a elsendo de varsovia vento estas gratulinda,ankaux mi sentas la gxojoplenan etoson dum mia gxuado de la elsendo..

    Odpowiedz

  3. Koran dankon!!!

    Ricevinte 100%-an ĝuon de via 100-a elsendo,
    forportata alten per via varmanima Varsovia Vento,

    mi devas konstati, ke vi, Irek,
    kun via glora teamo kaj tort-amo estas kaj restas por mi
    la plej bravaj gebravulegoj en nia E-ĵurnalista mondo!!!

    Gratulojn!!!!!!!

    Odpowiedz

  4. Karegaj redakcianoj, pliajn 1000 tiajn elsendojn, mi deziras al vi ĉiuj, kian nun mi ĝuis dum aŭskultado de la 100a elsendo. La kuko tute certe estis bongusta, laŭ la ege bona etoso, kiun eblas ankaŭ nur kiel aŭskultanto, senti.
    Gratulegon al vi, ĉiuj. Ja, kaj dankon pro la bonega laboro.

    Odpowiedz

  5. Huuuum, Ju pli macxa des pli bungusta.

    Odpowiedz

  6. Saluton karaj, bela elsendo… mi ĉiam atendas ĝin senpacience :-) abundajn gratulojn…

    Odpowiedz

  7. Pro ĉio dankon, Irek. Mi, kun plezuro aŭskultis ambaŭ partojn de la 100a elsendo. Dankon ankaŭ pro la aldono, kie aŭskulteblas la tuta kanto “Blanka flor’”, kiu jam apartenas al la nova repertuaro, kiun mi intencas prezenti dum la 30a ARKONES, kiun tute certe, mi partoprenos. Bla, bla, bla.

    Odpowiedz

  8. Mi volas gratuli vin pro via 100 elsendoj. ĉiam freŝaj, junaj kaj amuzaj. Dankon pro via laboro. Daûrigu.

    Odpowiedz

  9. Mi ofte vizitas skajpon kaj faras interparoladon kun miaj geamikoj logxantaj en diversaj kontinentoj ,kaj mi ofte mencias la retradion Varsovia Vento.Cxar gxi meritas nian auxskultadon pro sia gxojoplena kaj vigla etoso.nun mi jam farigxas gxia cxina sincera auxskultanto.cxar la geparolantoj bone kaj frue parolas en esperanto kaj ofta auxskultado povas altigi mian auxdkapablon.

    Odpowiedz

  10. Nun mi hontas, ke neniam mi komentis elsendon ĉi tie… Mi do nun tion faru! Mi rememoras, ke mi estis ravita pro la VV-elsendoj, kiam mi malkovris ilin en 2012. Nur tiam montriĝis al mi, ke oni vere povas flue paroli Esperanton, kio instigis min lerni pli rapide la lingvon. Nun mi volas plenkore diri: dankegon pro via laboro! Mi esperas, ke la sekvaj estos same multaj aŭ eĉ pli multaj – pri ilia bonkvaliteco mi ne dubas. :)

    Odpowiedz

  11. Kion diri? Gratulegojn! Vi meritas ĉiujn laŭdojn kaj multe pli! Vi faras Nekredeblan laboron kaj tiu ĉi lasta elsendo estas mirinda!

    Odpowiedz

  12. Gratulon pro tiu ĉi ronda elsendo. Mi jam antaŭĝojas sekvan :-) :-)
    Kaj ne forgesos regratuli kiam vi atingos la milan!

    Odpowiedz

  13. Mi estas novbakita esperantisto (iom pli maljuna ol Irek, mi kredas!) kaj mi ege sxatas viajn podkastojn, la belan varsovian etoson de via skipo. Gratulon pro via mirinda laboro!

    Odpowiedz

  14. ohx, dankon Irusiu pro muzikajxo ‘mas que nada’! tre bela valorinda 100-a elsendo :)
    Rude wierzga!!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 538 830 złych chłopców.